Vizitu Forumon

Nepala komercisto kaj lia ligna kesto

(GMT+08:00) 2013-01-07 11:02:22     Redaktoro:Wang

La hejmloko de Dibu estas vilaĝo Lipupas en suda parto de Darchula, Nepalo. La vilaĝo estas en la plej norda parto de Nepalo kaj limtuŝas Ĉinion kaj Hindion. Darchula troviĝas je la altitudo de 5 mil metroj. La temperaturo ĉiam estas malalta tie. La vojo de Lipupas al Pulan estas tre peniga pro neĝmontaro. Kiam la patro de Dibu faris negocadon, li bezonis 5-tagojn por atingi Pulan. Kvankam la trafiko ankoraŭ estas la plej granda malfacilo por Dibu, tamen sekve de funkciado de la ŝoseo en Tibeto jam multe boniĝis la situacio. Dibu diris, ke nun oni bezonas nur 2 tagojn por veturi de Lipupas al Pulan.

"Nun estas pli oportuna la veturado de mia hejmloko al Pulan. Ni unue transportas la varojn per ĉevaloj. Atinginte la landlimon ni transportas ilin per aŭtoj. Kvankam troviĝas multaj malfaciloj, tamen mi nemian pensis forlasi la negocon."

Pro klimato Dibu venis al Pulan en ĉiujara junio. Li planas resti ĉi tie ĝis novembro kaj revenos al Nepalo por aĉeti varojn. Dibu esprimis, ke li tre ŝatas Pulan pro ĝiaj vetero kaj bona komercada medio. La ĉina registaro praktikis serion da profitigaj politikoj por garantii bonan vivon de tiuj fremdlandaj komercistoj. En vintro Dibu konservis la varojn en lia vendejo kaj trankvile revenis al Nepalo.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto