Vizitu Forumon

Nepala komercisto kaj lia ligna kesto

(GMT+08:00) 2013-01-07 11:02:22     Redaktoro:Wang

"La kondiĉo de nia loĝejo estas sufiĉe bona. Ni povas kuiri hejmlokajn manĝaĵojn. Nun ni povas aĉeti preskaŭ ĉiujn ĉiutagajn bezonaĵojn ĉi tie."

Dibu diris, ke preskaŭ ĉiuj lokanoj konas lin, kaj li amikiĝis kun multaj el ili, ekzemple Guru, 56-jaraĝa tibetano. Kiam la patro de Dibu faris komercadon en Ĉinio, la patro de Guru laboris por li. Poste kiam Dibu transprenis la komercadon, Guru estis interpretisto por li. Dum multajara kontakto Dibu kaj Guru havas profundan amikecon.

Dibu diris, ke li ĝoje vivas en Ĉinio. En libertempo li vizitis pitoreskan lokon de Pulan. Cetere la lokanoj ofte invitis Dibu ĉeesti al geedziĝa ceremonio. Dibu tre interesiĝas pri tio.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto