Vizitu Forumon

Ĉinio malfermis sian aviadilŝipan epokon

(GMT+08:00) 2013-01-15 18:00:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Multaj entuziasmuloj opinias, ke en la jaro 2012 la ĉina mararmeo malfermis sian aviadilŝipan epokon: Liaoning, la unua aviadilŝipo de Ĉinio, komencis sian oficialan servon en la ĉina mararmeo, kaj aviadilo farita de Ĉinio mem sukcese ekflugis kaj surŝipiĝis sur la aviadilŝipo. Tio fajrigis la patriotisman pasion de la ĉinoj kaj vekis ilian atenton pri maraj rajtoj kaj interesoj.

En la lastaj jaroj ekservis multaj novaj ŝipoj faritaj de Ĉinio mem, inkluzive de doko-surteriĝa ŝipo, granda hospital-ŝipo, destrojero, malpeza gardŝipo kaj nova submarŝipo. Ilia aliĝo forte levis la kapablon de la ĉina mararmeo. Mei Wen, politika komisaro de la ĉina aviadilŝipo Liaoning, opinias, ke la aliĝo de Liaoning markis grandmezuran leviĝon de la sistema batalpovo de la ĉina mararmeo. "La oficiala ekservo de la aviadilŝipo ludas pozitivan rolon por antaŭenigi la strategian transformiĝon de la mara armeo, levi la sintezan batalpovon, fortigi la deadmonon kaj altigi la nacidefendan kapablon kaj efike konservi la suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio."

Estas surprize, ke du monatojn post la ekservo de la ŝipo Liaoning aviadiloj faritaj de Ĉinio mem sukcese ekflugis kaj surŝipiĝis sur ĝia flugferdeko. Geng Yansheng, proparolanto de la Defenda Ministerio de Ĉinio, respondis la demandon kial Ĉinio disvolvas kaj konstruas aviadilŝipon. "La ĉina aviadilŝipo ne minacas aliajn landojn nek estas direktita kontraŭ iu ajn lando. Ĉinio ne volas komenci vetarmadon. Ĝi konstruas aviadilŝipon laŭ la stato de ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj la postulo de la nacia defendo kaj armea konstruado."

La aviadilŝipo Liaoning vekis grandan atenton de la ĉinoj. Ekzemple, la vortoj "la insulo Diaoyu" estis elektita de retanoj kiel la plej furoraj en la jaro 2012. La insulo en la Orienta Ĉina Maro estas malgranda kun la areo de nur 6,5 kvadrataj kilometroj. Tamen ĝi fajrigis la patriotisman pasion de la ĉinoj. Peng, instruistino el Pekino, kiu partoprenis en la reta voĉdono pri la jaraj vortoj, diris: "Mi atenteme observas la situacion de la insulo Diaoyu. Ĝi estas malgranda, tamen nia teritorio toleras neniom da atenco."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto