Vizitu Forumon

Ĉinio malfermis sian aviadilŝipan epokon

(GMT+08:00) 2013-01-15 18:00:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Komence de la jaro 2012 Japanio neniam ĉesis agi pri la insulo Diaoyu. Septembre la japana registaro decidis "aĉeti" la insulon Diaoyu kontraŭ pli ol 2 000 milionoj da enoj el la jara buĝeto.

La ĉina armeo strikte observas la disvolviĝon de la situacio kaj akcentas konservi la rajtojn preni respondajn rimedojn, tamen ĝi ĉiam sin detenas. La ekzercadoj de la mara armeo kaj la komuna manovro de la mara armeo, mar-kontrola kaj fiŝkapta administracioj sur la Orienta Ĉina Maro vekis atenton de la internacia komunumo, tamen fakte ili estas regulaj ekzercadoj.

Komence de decembro la ŝiparo konsistanta el kvin militŝipoj de la Orient-Mara Floto veturis al la maro proksima al la insulo Diaoyu por patrolo, fininte sian trejniĝon en Okcident-Pacifiko. Tio estis la dua patrolo de ĉinaj militŝipoj en tiu regiono de post oktobro. La patrolado de la ĉinaj mararmeaj ŝipoj manifestis la firman decidemon de la ĉina armeo defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon kaj estis rigardata la signalo de la normaliĝo de la patrolado de ĉinaj mararmeaj ŝipoj en la maro proksima al la insulo Diaoyu.

Novembre en Pekino la Komunista Partio de Ĉinio, la reganta partio de Ĉinio, akcentis en sia 18a Tutlanda Kongreso, ke Ĉinio firme defendos siajn marajn rajtojn kaj interesojn kaj forĝos sin mara potenco. Antaŭ nelonge Xi Jinping, nova prezidanto de la Centra Militafera Komisiono de la Partio, inspektis trupojn kaj ascendis militŝipon. Li diris: "La ĉefa celo de la armea konstruado estas lerti en batalado kaj gajni militon. Oni devas konstrui la armeon laŭ la kriterio de batalo por certigi, ke niaj trupoj povas esti pretaj kolektiĝi ĉe la unua voko kaj kapablas batali kaj venki."

Ĉinio alfrontas la problemojn de la sekureco de ekzistado kaj evoluigo, tradicia kaj netradicia minacoj al la sekureco. La ĉinoj, ĉu ordinaraj popolanoj, ĉu baznivelaj oficistoj ĉu la decidfara tavolo, havas la komunan konsenton forĝi la nacian defendon kaj potencan armeon, konvenajn al la internacia pozicio de Ĉinio kaj konformajn al la ŝtata sekureco kaj disvolvaj interesoj.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto