Vizitu Forumon

Ducent-jariĝo de "Aroganteco kaj Antaŭjuĝo"

(GMT+08:00) 2013-01-24 08:49:02     Redaktoro:Ĝoja

En 1813 la novelo "Aroganteco kaj Antaŭjuĝo" estis unuafoje eldonita kaj ĝia verkisto estas Jane Austen. En la lastaj 200 jaroj, ĝi influis la mondon kaj fariĝis marko. La nombro de kromproduktoj de la novelo superis tiun de unu el la aliaj noveloj, kaj aperis la industrio valora je cent milionoj da pundoj. Januare de 2013, la novelo aĝas 200 jarojn.

Popularas la novelo en la mondo

En la estontaj kelkaj semajnoj amantoj, erudiciuloj, verkistoj kaj filmistoj de la mondo celebros la 200-jariĝon de eldono de la novelo. Laŭ fakuloj, la fervoro al Jane Austen disvastiĝos de Britio, Usono kaj Aŭstralio al Ĉinio, Hindio kaj Rusio, kaj pli kaj pli da turistoj vizitos la malnovan loĝejon de Jane Austen en Han F Shirechoton, legos daŭrigitajn verkaĵojn de la novelo kaj venos al la lokoj, kie filmoj el ŝia novelo estis farataj.

Germaine Greer, fama feminisma verkistino legas la novelon en ĉiu kvina jaro. Ŝi donis la respondon pri la fervoro, ke la novelo "Aroganteco kaj Antaŭjuĝo" estas la modelo de ĉiuj rakontoj pri amo kaj la plej debitata libro en la literatura historio.

En 1813, Jane Austen vendis al eldonisto rajtokopion de la novelo por 110 pundoj, poste la novelo estis eldonita. Ĝi estis varme bonvenigata, sinjoro Walter Scott laŭdis, ke Jean Austen "estas lerta" kaj en ŝia novelo "ordinaraj aferoj kaj roloj interesas legantojn".

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto