Vizitu Forumon

Ducent-jariĝo de "Aroganteco kaj Antaŭjuĝo"

(GMT+08:00) 2013-01-24 08:49:02     Redaktoro:Ĝoja

Vojaĝo

En la brita distrikto Peake ekzistas la turisma programo kun la temo "Aroganteco kaj Antaŭjuĝo". Dum la vojaĝo, turistoj sin ornamas per figuroj de roloj en la novelo, promenas en la loko, kie Darcy faris edziĝproponon al Elizabeth, kaj vizitas la ĉambron de Elizabeth.

Festivalo de Jane Austen

Ĉiujare en Bass okazas la 10-taga festivalo de Jane Austen, al ĝi ĉeestas dekmiloj da personoj kaj ili sin ornamas per figuroj de roloj en la novelo. La centro de Jane Austen organizas la festivalon kaj ĉiujare proksimume 60 mil personoj vizitas la centron.

Muzeo: Malnova loĝejo de Jean Austen

La malnova loĝejo de Jean Austen troviĝas en Han F Shirechoton, tie ŝi travivis la lastajn 8 jarojn. Nun la domo de la 17-a jarcento estis reformita kiel la muzeo de Jean Austen.

Ĉu la novelo "Aroganteco kaj Antaŭjuĝo" rilatas al feminismo?

"Aroganteco kaj Antaŭjuĝo" estas unu el la plej grandaj noveloj pri amo de la mondo, sed multajn jarojn kritikistoj disputis, ĉu ĝi estas la verkaĵo de feminismo? Laura Betts, kreinto de la organizo "kontraŭ seksa diskriminacio",diris, ke la novelo unuafoje esprimis, ke pensoj de virinoj estas indaj por aŭdo." Sed, verkistino Joanna Trollope opiniis, ke la novelo ne povas esti verkaĵo de feminismo, ĉar kvankam Elizabeth estas pli saĝa ol Darcy, tamen Darcy regas ŝian vivon.

Ĉiaokaze la novelo de Jean Austen estas sukcesa kaj granda verkaĵo kaj multe influis la mondon en la lastaj 200 jaroj. Feliĉan naskiĝtagon, "Aroganteco kaj Antaŭjuĝo"!


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto