Vizitu Forumon

Plezure ekskursas en Haikou per aŭtobuso

(GMT+08:00) 2013-01-23 15:58:59     Redaktoro:esperanto
Je la sesa frumatene aŭroras vintra Haikou. Urbano Xie Fei jam ellitiĝis. Li ĝoje aliras al la plej granda parko de la urbo Verda Ĝardeno, kie li ekveturos per la aŭtobuso al la Vulkana Geologia Parko de la urbo. Estas 30-kilometra veturado je la kosto de nur dek juanoj. Xie Fei diris, ke antaŭe libertempe li plezuris nur en babilado kun najbaroj de la loĝkvartalo, kaj neniam imagis ekskursi al la vidindejo en antaŭurbo, ĉar la vojo estas longa kaj la kosto, multega. Tamen nun li povas ekskursi per aŭtobuso malmulte kosta, tio estas bonega.

"Estas tre ĝojige. Ni ne imagis ĝui tiom bonan kondiĉon en la aĝo de pli ol 50 jaroj. La funkciado de la turisma aŭtobuso ege favoras al ni, kaj donas al ni plenan kuntekston ĝui la vivon."

Je la sepa, la turisma aŭtobuso ĝustatempe ekstartis. Tagiĝas, sunbrilo silente radias, la vintra Haikou plenas de varma kaj plezura aero. La aŭtobuso marŝis laŭ la verda koridoro, kaj baldaŭ atingis la Vulkanan Geologian Parkon. Xie Fei ne pensis la rapidon de la ekskursa aŭtobuso, ke li tuj atingis la celon de brua urbo tra la idilia kampo al la kratero de la vulkano.


(Maan-monto )

Ĉe la kratero, Xie Fei laŭ longa vojeto ascendis al la supro de Maan-monto je pli ol 200 metroj super la marnivelo. Tie li povas panorame rigardi la urbon Haikou. Piede de la monto estas grotoj, sur kies muroj pendas groteskaj stalaktitoj. Aŭdeblas la muzikeska gutado de fluo. En vulkana muzeo eksponiĝas la modeloj de vulkanoj de diversaj lokoj de la mondo, kun la bildoj konigantaj la formiĝon de vulkanoj. Xie Fei kun granda plezuro vizitis la muzeon kaj tuj sentis sin posedi vastan horizonton.

Kompreneble tiom plezura kaj leĝera vivo apartenas ne nur al Haikou-anoj. En vintro ĉiujare venas al Haikou maljunuloj atendantaj amason da migrobirdoj. Ili kunsentas kun Xie Fei je tio, ke la turisma aŭtobuso plifaciligas ilian ekskurson.

"Ni vivas en bona vivo. Estas tre oportune plezuri en vidindejoj per la aŭtobuso. Liberaj en mateno, ni promenadas por nin ekzercadi kaj plezuri en ĉarmaj pejzaĝoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto