Vizitu Forumon

Plezure ekskursas en Haikou per aŭtobuso

(GMT+08:00) 2013-01-23 15:58:59     Redaktoro:esperanto

Nun en la urbo Haikou jam estas 6 linioj da turismaj aŭtobusoj, kiuj ligas la vidindejojn kiaj Vulkana Geologia Parko, Tropika Zoologi-Botanika Parko, Guanlan-Golfejo,Mangarbaro ĉe Dongzhaigang,Qiongya-ruino de Ruĝa Armeo kaj Yongqing-templo ĉe Yingbin-duoninsulo. La 6 linioj ampleksas pli ol 10 vidindejojn.

Vagante per la aŭtobuso tra la familiara urbo, vizitantoj povas vidi la malofte videblajn pejzaĝojn de la urbo kaj intertempe ĝui frandaĵojn laŭvoje por sperti la "gustojn" de la ekskurso. Sinjorino Gong kun sia infano vizitis Vulkanan Geologian Parkon. Ŝi elkore suspiris:

"Ni veturis nur 50 minutojn kaj jam atingis la parkon. Antaŭe ni devis konsumi du horojn por la atingo eĉ per taksio! Ni ne havis la kondiĉon veni ĉi tien kaj nur spektis la konigon el la ekrano. Hodiaŭ ni persone vidas la veran vulkanon, belegan, mirindan kaj pompan!"


(Vidindejo Mangarbaro ĉe Dongzhaigang)

En la vidindejo Mangarbaro ĉe Dongzhaigang, iuj amatoroj de fotado remas sur maro. Ziferas, traflugas akvobirdoj, varie pozas la mangarboj ĉe ambaŭbordoj. Sur la arbkronoj rebrilas faskoj da floretoj blankaj, purpuraj kaj violaj en la suna tago. La vidindejo dividiĝas en du partojn: parko por mangarbaro kaj insulo de sovaĝaj ananasarboj. La verdaj arboj senlime etendiĝas, tiel ke oni ne povas distingi la insulon de la maro. Sin trovante en fea etoso, oni nepre levis la fotilojn por kapti la belajn momentojn. Luo Jinzhao, amatoro je scena fotado, diris:

"la loko antaŭ 2 jaroj estis tuta alia, estis malfacile iri sur la grundo kun kavetoj, kaj nenia indiko estis. Nun ni kaj remas kaj faras fotadon, kiom plezuraj ni estas! Ni ne plu ĉagrenas pri la tempa forpaso. Vere facilas al ni la aŭtobuso."

Qiongbei estas la historie kaj kulture fama loko, kie kolektiĝas la plej multaj turismaj resursoj de Hainan: vulkano, antikvaj stratoj, verdaj vojoj, gastronomiaĵoj strukturas la vojaĝn de indiĝenaj gustoj; Golfejoj, jaktoj, kuntemaj parkoj, ekspozicioj elmetas la prosperon de la turismado. Ĉu la urbanoj, ĉu la vizitantoj, tute atendas viziti ankoraŭ pli multajn vidindejojn per ekskursaj aŭtobusoj. Kaj la koncernaj fakoj strebas al ankoraŭ pliaj linioj da ekskursaj aŭtobusoj por kontentigi la deziron. He Yunpeng, ĉirilata respondeculo diris:

"Kredeblas,ke nelonge poste nia aparta linio de ekskursa aŭtobuso veturos al Qiongbei. Krom la ŝparo de tempo, ni ofertos favoran prezaron."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto