Vizitu Forumon

Fujian sin konstruas surmara potenca provinco

(GMT+08:00) 2013-02-07 16:35:56     Redaktoro:Ĝoja


(Fabriko pri prilaboro de laminarioj)

Kiel oni povas solvi la problemon? Post diskutado la vilaĝo Guanwu decidis establi akcian kompanion. Nun en la vilaĝo ekzistas la ĉina plej granda produkta kaj prilabora bazo de laminarioj, kaj kompare kun aliaj vilaĝoj ĝia planta areo estas plej granda kaj la produktkvanto plej multa. Lin Zhelong, sekretario de la partia komitato de la vilaĝo, diris, ke laminarioj el la vilaĝo okupas 65% de la merkato, la vilaĝo prilaboris laminariajn produktaĵojn en laminariajn nudelojn kaj volvaĵojn, la jara produkta sumo superis 50 milionojn da juanoj. Kurantjare, la vilaĝo enkondukis prilaborajn liniojn de tripango kaj jara produkta kvanto superis 20 tunojn.

La vilaĝo Guanwu estas ekzemplo de marekonomia evoluado en la provinco Fujian. Laŭ neprefekta statistiko, en 2011 totala produktkvanto de akvaj produktoj de la provinco Fujian kalkuliĝis al 6,0378 milionoj da tunoj, eksporta sumo de akvaj produktoj kalkuliĝis al 4,057 miliardoj da usonaj dolaroj, okupis la duan lokon de la mondo. Antaŭ 4 monatoj la kompanio Haikui, kiu troviĝas en la urbo Dongshan, estis borstabeligita en la germana frankfurta borso, kaj ĝi estas la unua ĉina kompanio pri akvaj produktoj, borstabeligita en Germanio. Ĝenerala direktoro Chen Zhenkui diris, ke lastajare eksporta sumo de lia kompanio kalkuliĝis al 230 milionoj da usonaj dolaroj kaj jara produktsumo kalkuliĝis al 1,73 miliardoj da juanoj, kaj en 2013 ĝi kreskos je 20%. Li diris:

"Post la borstabeliĝo de nia kompanio en Germanio, ni havas disvolvan strategion. Nome ni plivastigos produktkapablon, aĉetos novajn instalaĵojn, establos internaciajn vendajn retojn. La reago de investantoj estas ege bona, ili posedas bonan perspektivon kaj fidon pri la estonta evoluado."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto