Vizitu Forumon

Fujian sin konstruas surmara potenca provinco

(GMT+08:00) 2013-02-07 16:35:56     Redaktoro:Ĝoja

(Laminarioj)

Samtempe kun la vigla evoluado de maraj novaj industrioj, Fujin aktive disvolvas havenan ekonomion. Cetere, oktobre de la jaro 2012 la provinco Fujian diskutis ĉefe pri "opinioj pri fortigo de mar-ekonomia disvolvo". Laŭ ĝi, kunlaboro inter la du bordoj ĉe la taiwan-a markolo estas grava. Oni konstruos dubordan mar-ekonomian kunlaboran zonon. Kurantjare, ĉiuflanke funkcios la provlaboro de la markola provzono de blua ekonomio. En 2015 mara produkta sumo de la provinco Fujian kalkuliĝos al 730 miliardoj da juanoj, kaj en 2020 Fujian fariĝos marekonomia potenca provinco.

Sinjoro Zhang Fushou, vicestro de departemanto mara kaj fiŝada, diris:

"Fujian klopodos por ke en 2015 la marekonomia totala produkta sumo kalkuliĝu al 730 miliardoj da juanoj, meznombre jara kresko superu 14%, kaj okupu 25% de la tutprovinca totala produkta sumo. Dank' al tio, Fujian estis marekonomia potenca provinco."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto