Vizitu Forumon

Apartaĵoj de Jilin-provinco

(GMT+08:00) 2013-02-05 15:55:48     Redaktoro:esperanto

Nun mi unue parolu pri unu el la menciitaj trezoroj: vila korno de juna cervo. En la plej suda parto de la urbo Tonghua de Jilin estas loko nomata Ji`an, situanta ĉe la sudo de la Changbai-montaro ĉirkaŭata de akvo. Ji`an vidalvide rigardas al Sud-Koreio distance je rivero. Dank` al la montaro kaj la rivero, Ji`an estas paca kaj milda, ĉarma kaj pitoreska, abundas je vila korno de cervo. Vila korno estas malostiga korno de vircervo, kreskas foje aŭ dufoje ĉiujare. La nove naskita korno estas freŝa kaj mola kovrata per vilhaŭto ekstere kaj ene dense kruĉiĝas kapilaraj angioj. La vila korno estas tre valora. Medicine efikas en fortigo de muskolo kaj medolo, sangnutrigo, ĝi estas plej ideala sanigaĵo por malfortaj maljunuloj, en ĉina antikva klasikaĵo Bencao Gangmu jam enskribis vilan kornon de juna cervo kiel la plej valoran nutraĵon.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto