Vizitu Forumon

Apartaĵoj de Jilin-provinco

(GMT+08:00) 2013-02-05 15:55:48     Redaktoro:esperanto

Laŭ konigo, Jilin estas provinco kie vivas diversaj bio-populacioj, kiuj bone evoluas. Nun oni jam eltorvis 3 890 specojn da sovaĝaj plantoj. Inter ili estas pli ol 350 specoj de manĝeblaj sovaĝaj plantaĵoj. Mi prezentu unu el ili, la orelfungo produktita en Huangsongdian, orienta parto de la urbo Jiaohe de la provinco Jilin. Huangsongdian troviĝas en Changbai-montaro, altas je 470 metroj super la marnivelo. Ĝi estas loko tre malvarma en longa vintro, kaj dum somero grandas la tag-nokta diferenco en temperaturo. Sub tia malica klimato kvazaŭ ne povus kreski ia ajn planto. Tamen ja pro tia aparta klimato kaj medio, indiĝenoj kulturis apartan, bonkvalitan nigran orelfungon per progresinta tekniko. Des pli, ili daŭre kulturas la orelfungon plibona, kaj en la jaro 2004, post esplorema kultivado, la nigra orelfungo de Haungsongdian estis juĝata kiel ĉina fama produkto. Huangsongdian de Jiaohe-urbo fariĝas la ĉina unua urbeto de orelfungo. La nigra orelfungo de Huangsongdian estas tute malsama ol aliaj lokoj kaj en aspekto kaj en gusto. Tial, oni klarigas, ke antaŭ ĉio ĝi kreskas sur malvarma alta montaro kun granda diferenco en temperaturo. La maturiĝo estas malrapida, tiel ke amasiĝas al ĝi pli multe da seka substanco, kiu dikigas la fungfolion. Ja pro tio, la orelfungo posedas tre bonan flekseblecon kaj estas bone "klakada" en manĝado. Sekve, oni kondukas la akvon el la loka rivero Weihu por akvumi la orelfungon. La akvofonto estas pura. La nigra orelfungo kreskas en tia medio sen ia ajn polucio, do la produktaĵoj estas ekstreme bona.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto