Vizitu Forumon

Kultura vivo de helpema maljunulo

(GMT+08:00) 2013-03-01 18:24:09     Redaktoro:Xu Yunying

Heshuojin estas malriĉa vilaĝo troviĝanta en Ningcheng, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Gepatroj de lokaj infanoj plejparte laboras en diversaj urboj for de la hejmloko, kaj por ili la plej granda mlatrankvilo estas edukado de la infanoj. Antaŭ nelonge Shi Fang, 77-jara emerito, alvokis kelkajn infanojn al sia hejmo aranĝita kiel kultura stacio kaj donis al ili lecionon pri memstareco.

"En nia vilaĝo estas 'biblioteko'. Ĝi troviĝas en la hejmo de Avo Shi." Kiam oni babilis kun la vilaĝanoj pri tiu senpaga biblioteko, preskaŭ ĉiu tiel respondas.

Shi Fang laboris dekojn da jaroj kiel instruisto, kaj post la emeritiĝo li ankoraŭ sin dediĉas al la edukado. Kiam li pensas pri la malriĉa kultura vivo de la vilaĝanoj kaj la sojfo de gejunuloj pri scioj, li ĉiam opinias, ke li devas fari ion por ili. Post sia emeritiĝo li ekhavis la ideon starigi bibliotekon por ke la junuloj havu la lokon legi librojn kaj gazetojn same kiel la urbanoj kaj ke la vilaĝanoj posedu sciojn por sin riĉigi per scienco kaj tekniko.

La vilaĝo Heshuojin situas en monteta regiono, seka kaj malfekunda. Lia ideo estas kvazaŭ ne efektivigebla por la vilaĝanoj. Iun tagon en 2006 Shi Fang ekhavis la ideon starigi bibliotekon en sia hejmo, kaj poste li komencis la preparadon. Konsiliĝinte kun siaj edzino, filo kaj bofilino, li decidis disponigi tri ĉambrojn al familia biblioteko. Danke al la subteno de siaj familianoj li reprenis sian multjaran deponaĵon kaj aĉetis liberojn kaj gazetojn. Krome li petis helpon de loka lernejestro kaj prunteprenis iom da libroj. Post tri-monata preparo ekfunkciis la biblioteko.

Nun estas multe pli ampleksa la biblioteko. Tie estas preskaŭ 6 000 libroj, inkluzive de eduklibroj, infanaj legaĵoj, gazetoj, sciencteknikaj kaj juraj libroj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto