Vizitu Forumon

Kultura vivo de helpema maljunulo

(GMT+08:00) 2013-03-01 18:24:09     Redaktoro:Xu Yunying

Pasis jam kelkaj jaroj. La enhavo de la biblioteko estas pli riĉa. Shi Fang ne nur preparis librojn ŝatatajn de la vilaĝanoj, sed ankaŭ starigis rubrikon de patriotisma eduko kaj honorliston. Nun lia hejmo estas ne nur la ejo de legado, sed ankaŭ amuzejo de infanoj kaj maljunuloj.

La vilaĝanoj diris, ke la bibliotekon plej ŝatas la infanoj. Ili legas librojn kaj gazetojn, kantas kantojn kaj aŭskultas rankontojn de Avo Shi dum libera tempo. Ankaŭ multaj plenkreskuloj frekventas la hejmon de Shi Fang. Tie ili legas librojn, babilas aŭ ludas kartojn. Pli kaj pli multaj vilaĝanoj tre ŝatas kulturajn kaj amuzajn aktivadojn. Shi Fang pensis, ke en urboj estas centroj de maljunuloj, kaj kial li ne aldonu al la biblioteko novan funkcion de amuzado por ke la vilaĝanoj havu la lokon por sin distri. Poste li aĉetis kelkajn muzikinstrumentojn. Tial dum libera tempo la vilaĝanoj kolektiĝas en tiu ĉi kampara korto kaj ludas muzikon, kaj ilia prezentado altiras homojn el najbaraj vilaĝoj.

La maljunulo Shi fang ankaŭ donas lecionojn de leĝsistema edukado al la vilaĝanoj. Li kune kun la loka policstacio edukas kaj helpas junajn deliktulojn. Krome li finance subtenas kelkajn lernantojn de malriĉaj familioj. En la lastaj jaroj li financis 25 000 juanojn al 12 lernantoj, kaj ĉiam instigis infanojn al diligenta lernado. Kelkaj vilaĝanoj estis malriĉaj. Li vizitis ilin kaj kuraĝigis ilin starigi entreprenojn laŭ sia ŝato. Li donis al ili profesiajn librojn pri prilaboro, transportado, brutbredado kaj servoj. Kelkaj junuloj havas tre viglan menson. Ili ekinteresiĝis pri bredado de kunikloj, tamen al ili mankis spertoj kaj tekniko. Informiĝinte pri tio, Shi Fang aĉetis ĉi-rilatajn librojn kaj donacis al ĉiu el ili po unu libron. Li instruis al ili la bredadon kaj kuracadon de kunikloj. Nun unu el la junuloj jam fariĝis sukcesa ekzemplo de la bredado kaj ĉiujare emspezas pli ol 60 000 juanojn.

Song Lin, oficisto el la loka registaro, diris, ke la biblioteko de Shi Fang estas simpla kompare kun tiuj en urboj, tamen ĝi riĉigas la kulturan vivon de la vilaĝanoj kaj helpas al ili akiri sciojn. Helpite de li kelkaj vilaĝanoj riĉiĝis. Shi Fang estas jam pli-ol-70-jara kaj devas ĝui plezuran emeritan vivon, tamen li ŝparas nenian penon por helpi la vilaĝanojn.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto