Vizitu Forumon

Ĉinio realigos transpaŝon dum ŝanĝo de registaraj funkcioj

(GMT+08:00) 2013-03-15 09:57:02     Redaktoro:Xu Yunying

Ekde la 1980-aj jaroj Sudkorea Respubliko faris grandan klopodon por puŝi la rolon de la merkato kaj entreprenoj kiel la ĉefparto en la ekonomia disvolviĝo, ŝanĝi funkciojn de la registaro kaj rezigni la ekonomi-disvolvan modelon gvidatan de la registaro. En 1995 la pokapa nacia enspezo de Korea Respubliko kalkuliĝis al pli ol 10 000 usonaj dolaroj. La lando sukcese transpaŝis la "kaptilon" post la 8-jara klopodo.

Kompreneble, oni devas eviti du ekstremojn: "brinda fido al registaro" kaj "blinda fido al la merkato". La peza leciono de Argentino, kiu paŝadis tien kaj reen dum pli ol 30 jaroj en la "kaptilo", estas, ke en la 1980-aj jaroj, kiam ankoraŭ ne fundamente formuliĝis la mekanismo de merkata reguligo, la lando radikale malfortigis la registarajn funkciojn, kaj pro tio la ekonomio estis kontinue batita de la liberiga ondo.

Efika kaj servema registaro, kiu havas akordajn rilatojn kun la merkato, metas reĝiman bazon por sukcese transpaŝi la "kaptilon". Krome, scienca politikfaro estas ŝlosila por la transpaŝo.

La raporto de la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio postulas akceli kompletigon de la socialisma merkat-sistemo kaj la ŝanĝon de la ekonomi-disvolva modelo kaj emfazas, ke oni devas certigi reciprokan restrikton kaj kunordigon de la decidfara rajto, la plenuma rajto kaj la kontrola rajto kaj subteni sciencan decidfaron, demokratan decidfaron kaj laŭleĝan decidfaron. Tio estas la direkto por ke Ĉinio sukcese transpaŝu la "kaptilon" de maza enspezo.

La demando de meza enspezo estas ne nur ekonomia. Ĝi tuŝas ankaŭ sociajn kaj politikajn demandojn. En iuj landoj reformado estas bojkotita, kaj la registaroj ne kapablas ludi siajn rolojn en la ekonomia disvolviĝo. Kaj spertoj de kelkaj aliaj landoj pruvas, ke scienca dezajno de reĝimoj kaj mekanismoj estas ŝlosila por daŭripova disvolviĝo de la ekonomio kaj socio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto