Vizitu Forumon

Ĉinio realigos transpaŝon dum ŝanĝo de registaraj funkcioj

(GMT+08:00) 2013-03-15 09:57:02     Redaktoro:Xu Yunying

En 2011 la pokapa nacia enspezo de Ĉilio kalkuliĝis al 12 280 usonaj dolaroj. La lando sukcese transpaŝis la "kaptilon" kaj enviciĝis inter la landoj de alta enspezo. La ĉilia registaro faris grandan kvanton da fruktodonaj klopodoj, ŝanĝante la ekonomi-disvolvan modelon kaj ekvilibrigante la distribuon de interesoj. Krome, ĝi dediĉis grandan energion al la limigo de registaraj povoj kaj al la batalo kontraŭ korupto: starigi la reton de efika superrigardo kaj forĝi travideblan "sunbrilan registaron". La sukceso de Ĉilio pruvas, ke honesta, pura kaj efika registaro povas liveri fortan garantion al profundigo de la reformado.

La reformado de Ĉinio estas en ŝlosila periodo. Profundigo de la reformado estas strategia bezono por sukcese transpaŝi la "kaptilon" de meza enspezo kaj realigi daŭripovan disvolviĝon kaj la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio. Tio havas gravan influon sur la nacia estonteco kaj sur la paco kaj disvolviĝo de la mondo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto