Vizitu Forumon

La Akvoverŝa Festo

(GMT+08:00) 2013-04-18 14:41:38     Redaktoro:Xu Yunying

La Akvoverŝa Festo originas el bela legendo: Antaŭ tre tre longe, en Ŝjiŝŭangbanna vivis kruela demono, kiu havis altan sorĉarton kaj multe turmentis la popolon. La demono havis sep edzinojn, kiuj senescepte malamegis lin, tamen povis nenion fari kontraŭ li. Foje la sepa edzino, ĉarma, juna kaj supersaĝa, diris al li :"Via moŝto ĉiopova, kiel bone estus, se vi vivus eterne!" La demono ĝojis elster si, aŭdinte tiujn dolĉajn vortojn kaj diris: "Tanen ne ĉion mi povas! Se oni ĉirkaŭligos mian kolon per mia haro, mi do pereos!" Tion la sepa edzino batis en sian memoron. Nokte, kiam la demono profunde dormis, ŝi detiris de lia kapo unu haron, ĝin streĉis ĉirkaŭ lia kolo, kaj lia granda kapo tuj falis teren. Sed, kien la damninda kapo ruliĝis, tie estiĝis plago: ĝi ruliĝis sur la tero, ĉie sur la tero brulis fajro; ĝi ruliĝis en riveron, la akvo bolis kaj pereis la fiŝoj; ĝi estis enterigita, eliĝis fetoro. La edzino do povis nur porti ĝin en siaj brakoj, kaj post longa tempo ŝi laciĝis kaj ŝia vizaĝo paliĝis. Tiam la aliaj ses edzinoj alterne tenis la kapon. Kiam ili ripozis, ili lavis sin per klara akvo por forigi la sangajn makulojn. Oni diras, ke unu tago en la ĉielo egalas al unu jaro en la homa mondo. Por rememorigi pri tiuj sep heroinoj sin dediĉintaj al la popolo, oni verŝas akvon sur ilin unu fojon ĉiujare. Jen naskiĝis la Akvoverŝa Festo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto