Vizitu Forumon

La Akvoverŝa Festo

(GMT+08:00) 2013-04-18 14:41:38     Redaktoro:Xu Yunying

La unua tago de la festo estas tago por adiaŭi la malnovan jaron kaj renkonti la novan. Ĝenerale oni ne verŝas akvon en tiu tago, sed okazigas grandiozan drakboatan konkurson sur Lancang-rivero. Laŭ legendo, en la malproksima antikva tempo en la regiono Ŝjiŝŭangbanna vivis de ĉiuj malamata feŭdulo. Li devigis iun malriĉan junulon konkursi boate kun li kaj diris al li: "Se vi malgajnos, mi senkapigos vin kaj ĵetos vian kapon en la rivero por manĝigi fiŝojn." La feŭdulo havis ŝipegon kun ŝarĝokapablo de 500 kilogramoj, dum la boato de la malriĉa junulo estis malgranda. Tamen la junulo ne rezignis la konkurson. Lia spirito kortuŝis la Drakoreĝon kaj Dion. En la tago de la konkurso la Drakoreĝo transformiĝis en grandan ŝipon por lia uzo kaj Dio plenblovis lian velon per ventego. Momenton poste furiozis ventego sur la rivero. Renversiĝis la ŝipego de la feŭdulo, kaj lin glutis ondegoj. Por rememorigi pri tiu brava junulo, en la unua tago de la festo oni okazigas drakboatan konkurson inter la vilaĝoj. La boatoj kun skulptitaj lignaj drakaj kapo kaj vosto suprenlevitaj kiel siaj antaŭo kaj malantaŭo, estas strie kolorigitaj tutkorpe. La bravaj kaj viglaj junuloj portantaj ruĝan kaptukon ekremas je ordono. Kriado aŭdiĝas sur la boatoj kaj bordoj. La drakboatoj flugas sur la rivero, kiel pafitaj sagoj rigardate de malproksime kaj kiel flugantaj drakoj de proksime. La lertaj remantoj, kiuj la unuaj atingas la cellokon, surbordiĝas kaj ekportas grandan triumfan flagon. Al ili oni prezentas rizvinon kaj bombonojn. Kaj en tamburado kaj muziko la gajnintoj kaj surbordaj gejunuloj kune dancas gajan dancon.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto