Vizitu Forumon

Studenthelpanto Stephanie Roach

(GMT+08:00) 2013-05-10 09:32:01     Redaktoro:Xiong Shan

En la jaro 2010, Stephanie Roach studis en Pekina Universitato por Internaciaj Studoj. Tiam ŝi sentis, ke al la eksterlandaj studentoj studantaj en Ĉinio, la maloportuno de la uzo de la lingvo kaj la malkono pri la vivinstalaĵoj en la universitato, instruaj rimedoj kaj aranĝo de la kursoj fariĝis malfacilaĵoj por ili. Pro tio, post diplomiĝo el la universitato, malsame ol aliaj eksterlandaj studentoj studantaj en Ĉinio, kiuj trovis laboron en ambasadorejo aǔ komerca asocio, Stephanie Roach decidis reveni al Pekino kaj fariĝis studenthelpanto de la eksterlandaj studentoj studantaj en Ĉinio.

"Mi opinias, ke labori en ambasadorejo estas bone, kaj antaǔe mi volis fari tian laboron. Sed nun mi pensas, ke mi adaptiĝas al la laboro, kiu havas rilatojn kun la eksterlandaj studentoj. En februaro de la lasta jaro, mi komencis peti laboron de la Internacia Edukado de Studentoj kaj volis reveni al Ĉinio. Kiam mi lernis en supera mezlernejo, mi gastigis alilandajn studentojn en mia hejmo. Ŝajnas al mi, ke ili estas miaj familianoj. Mi pensas, ke studi en eksterlandoj estas necesa sperto de la homo, se vi ne havas tian sperton, do vi ne povas bone koni la mondon. Tial mi tre interesiĝas pri la laboro de studentoj studantaj en eksterlandoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto