Vizitu Forumon

Studenthelpanto Stephanie Roach

(GMT+08:00) 2013-05-10 09:32:01     Redaktoro:Xiong Shan

Lastatempe pli kaj pli multaj eksterlandaj studentoj venis al Ĉinio por lernado. Oni aranĝis helpantojn por helpi la studentojn adapti sin al la lernado kaj la vivo en Ĉinio. Do kion la helpantoj faras?

"La plej grava afero estas organizi koncernajn aktivadojn pri la ĉinoj kaj la ĉina kulturo. Ekzemple en mardo de la venonta semajno, ni organizos kuniĝon por ludi maĝangon kaj ludkartojn. Krome, en ĉiuj lernejaj semestroj la studentoj faras vojaĝon kun la instruisto."

Kiam multaj studentoj studantaj en Ĉinio ĵus venis al Ĉinio, ili eble ne adaptiĝis al la vivo en Ĉinio kaj pro tio perdis la memfidon. Stephanie Roach diris, ke se vi venas al Ĉinio, do vi devas lerni la ĉinan kulturon kaj sperti la ĉinan tradicion.

"Malplenigu la glason de via koro. Se via koro estas plena, do vi ne povas koni la bonon de Ĉinio. Sed se vi malplenigas la glason de via koro, do vi povas akcepti la novaĵon."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto