Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: Peter Baláž

(GMT+08:00) 2013-05-23 17:00:28     Redaktoro:Ding Xiaosong

Nuntempe li loĝas en Partizánske. Li dediĉas sin al grafiko, filmado, verkado de artikoloj. Li ŝatas metalrokan muzikon, sciencfinkciajn filmojn, psikologion kaj meditadon. Li regas la slovakan, la ĉeĥan, la germanan, la anglan, la polan, la rusan lingvojn kaj Esperanton. Laborado kaj volontulado [redakti]Post studado de la Hotela akademio en Piešťany li laboris proksimume 2 jarojn en Germanio kaj Aŭstrio.

( Peter Baláž )

Baláž vigle agadas precipe en internacia Esperanto-movado kaj edukaj projektoj. En 2003 li kunfondis Slovakian Esperantan Junularon kaj en la jaroj 2003-2008 estis ĝia prezidanto. En la jaro 2004 li estis elektita kiel vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio. Li estas kunordiganto de E@I (ekde 2003 aktiva membro, ekde 2005 kunordiganto), estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005), iama estrarano de Wikimedia Slovenská republika (Vikimedio Slovakio) (Marto 2012 - Septembro 2012) kaj nuntempa membro de ties revizia komitato (ekde Septembro 2012). Li estas posedanto de la privata eldonejo Espero, kiu eldonas ankaŭ Esperantajn varojn. La eldonejo estas bazita en Slovakio kaj estis fondita en 2003.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto