Vizitu Forumon

Esperantista anatomio: Peter Baláž

(GMT+08:00) 2013-05-23 17:00:28     Redaktoro:Ding Xiaosong

En la jaroj 2006-2009 kaj en 2011-2012 li estis nomumita por la internacia premio Esperantisto de la Jaro, organizata dela gazeto La Ondo de Esperanto. En 2008 li okupis la duan lokon, en 2011 la trian, kaj fine en la jaro 2012 li fariĝis laŭreato de tiu ĉi premio pro "starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto."

( Hejmpaĝo de eldonejo Espero, fondita de Peter Baláž )

En la jaro 2005 li estis elektita de estraro de Slovakia Esperanta Federacio kiel Slovakia "Esperantisto de la jaro". Lia agado estis plurfoje premiita en la Slovakia enketo "Esperanta ago de la jaro", konkrete en 2007 pro organizado de Slava Esperanta studado (poste transformiĝinta al Somera Esperanto-Studado) (SES) kaj en 2008 pro organizado de Ago-Semajno (AS).


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto