Vizitu Forumon

Manĝokulturo de Xi'an

(GMT+08:00) 2013-06-07 17:53:30     Redaktoro:Ĝoja

Xi'an, fondita kiel urbo antaŭ pli ol 3 100 jaroj, estis la antikva ĉefurbo de dek tri dinastioj. Ĝi famas tra la mondo, ekzemple, pro la argilaj figuroj de militistoj kaj ĉevaloj (kiuj estas en la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio) kaj la Turo de Ansero. Sed krom per la menciitaj, la urbo al si logas homojn el ĉiuj anguloj ankaŭ per siaj lokaj etmanĝaĵoj, guste originalaj, forme abundaj: pastobuletoj kun ŝafaĵo en buljono (Yangrou Paomo), malvarmaj nudeloj el grenamelo (Liangpi), pastobulo tenanta viandon inter si (Roujiamo), vermiĉeloj dense saŭcitaj (Saozimian) kaj ankoraŭ multe da aliaj similaĵoj. Ĉiuj tiuj etmanĝaĵoj formas la originalan "manĝokulturon" de Xi'an.

Promenante sur bulvardo aŭ sur strateto en la urbo Xi'an, vi povas vidi diversspecajn kaj palatplaĉajn etmanĝaĵojn. La nutraĵoj de Xi'an klare spegulas la karakterojn de multaj regionoj, nacioj kaj kulturoj. Oni povas diri, ke gustumi la frandaĵojn de Xi'an signifas gustumi la kulturon kaj historion de Xi'an.

(Pastobuletojn kun ŝafaĵo en buljono)

Avo Zhang, pli ol 80 jarojn aĝa, estas denaska Xi'anano kaj amas manĝi dum sia tuta vivo pastobuletojn kun ŝafaĵo en buljono. Parolante pri la apartaĵo de la ĉi-tiea ambrozio, Avo Zhang gaje komunikis al ni, ke kvankam al la ok pladosistemoj en Ĉinio mankas la pladoj de Xi'an, tamen ĉiu gasto veninta al la urbo certe povas trovi sian plej preferatan.

"Nu, la plej konata estas ja pastobuletoj kun ŝafaĵo en buljono. Kompreneble, ankoraŭ aliaj, ekzemple, malvarmaj nudeloj el grenamelo, pastobulo tenanta viandon inter si kaj tiel plu. Ili ĉiuj estas apartaĵoj de Xi'an. Kvankam ĉiu havas sian guston, tamen li certe povas ĉi tie trovi ian guston, kiu plaĉas al li. Ĉar Xi'an estas la antikva ĉefurbo de dek tri dinastioj, ĝiaj karakteroj de ambrozio apartenas nur al si mem, kaj dume al aliaj lokoj ili mankas."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto