Vizitu Forumon

Manĝokulturo de Xi'an

(GMT+08:00) 2013-06-07 17:53:30     Redaktoro:Ĝoja

Xi'an situas proksime al paŝta regiono, kie abundas viandoj el bovoj kaj ŝafoj. En la komenco la pastobuletoj kun ŝafaĵo en buljono simbolis la kulturon de reĝa familio kaj de kortego. Post multaj dinastioj la manĝaĵo estis iom post iom populara en diferencaj lokoj. Nuntempe, la nutraĵo jam estas ambrozia reprezentanto de Xi'an. Neniu el la vojaĝantoj, ĉu venintaj el la lando, ĉu el fremdlando, preterpasas la prenon de pastobuletoj kun ŝafaĵo en buljono.

En la kvartalo de hui-oj (islamanoj) en Xi'an ni renkontiĝis kun du studentoj el la urbo Changchun, kiuj ĵus eltrajniĝis kaj verve alpaŝis. Ili diris al ni, ke ilin tiel mirigis, ke la etmanĝaĵoj en Xi'an tiom abundas, kaj la formoj de etmanĝaĵoj tiom varias. Por ne lasi iun ajn frandaĵon, antaŭ la alveno ili jam ellaboris detalan "taktikon pri ambrozio".

La studento: "Pastobuletoj kun ŝafaĵo en buljono."

La studentino: "Pastobulo tenanta viandon inter si, kaj malvarmaj nudeloj el grenamelo!"

La studento: "Ankoraŭ vermiĉeloj dense saŭcitaj, kaj aliaj pastaĵoj. Antaŭ la alveno mi jam faris priserĉadon."

(Malvarmaj nudeloj el grenamelo)

Temas pri la malvarmaj nudeloj el grenamelo. Ĝi havas sian legendon. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj la provincon Shaanxi atakis akvomankego. La popolanoj neniel povis doni tributon al la kortego. Tiam estis homo nomata Li Shier, kiu muelis rizon en farunon kaj el ĝi faris malvarmajn nudelojn el grenamelo. Li tributis tiun manĝaĵon al la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kiu siavice, manĝinte ĝin, ĝojegis kaj ordonis, ke la homo estu libera de imposto.

Xi'an sin pontas al la mondo per sia ambrozio. Antonio Molina el Venezuelo, kiu studas en Universitato Xi'an, diris:

"Ĉi tie iam estis la centro de Ĉinio, eĉ de la mondo. Mi ege, ege ŝatas ĉi-tieajn etmanĝaĵojn. La specoj de la manĝaĵoj estas tiel multaj, ke la okuloj ne povas ripozi eĉ iom. Se estos okazo, mi revenos al Xi'an por tie gustumi la ambrozion kaj pejzaĝojn."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto