Vizitu Forumon

Orienta silko: Bela virinfloro

(GMT+08:00) 2013-06-07 12:22:57     Redaktoro:Pluveta

Silko nature apartenas al virino. Kia ajn graseta aŭ osteca, virino fariĝas vera virino pro silko.

Kun 5000-jara historio silko estas tradicia kvintesenco de ĉina kulturo. Kio ajn, ĉu delikata silko de Tang-dinastio, ĉu brakaĵo de Song-dinastio ĉu moda silko de moderna epoko, ĉiuj disdonas karakterizan ĉinan trajton. De antikveco ĝis nuntempo, multe da instruituloj elfosis valoron kaj intereson koncernaj al virinoj. Ili tion kantis kaj laŭdis por igi silkon fariĝi simbolo de virino. La mola kaj glita palposento kaŭzas imagon de virina haŭto. La gracio kaj ŝvebemo entenas virinan emocion. La delikata strukturo kaj kvalito spegulas subtilan koron de virino. La senŝanceliĝo de ĉirkaŭvolvita silko metaforas admirindan tenacecon kaj neŝanceblecon de virino. Se ornamaĵo esprimas la brilecon kaj ŝvebecon de virino, silko rakontas la virinajn molecon kaj mildon. Virinoj amas silkon pro tio, ke en silka mondo troviĝas beleco kaj altkvalita vivo sopirataj de virino, silko faras virinon ne mola kiel pasto, nek malmola kiel ŝtalo. Per silko la skulptebleco kaj tenaceco de virino povas esti eksponataj.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto