Vizitu Forumon

Orienta silko: Bela virinfloro

(GMT+08:00) 2013-06-07 12:22:57     Redaktoro:Pluveta

Silko venas de naturo. Silkfadeno estas natura proteina fibro. La fibra enhavo nur okupas 0,2% de la tuto de ŝpinteksa fibro. Silko bele nomiĝas "fibra reĝino" aŭ "la dua haŭto de homo". Ĉar silko venas de naturo, ĝi ne havas ian ajn stimulon al haŭto. Silko havas 18 aminajn acidojn kaj povas sanigi niajn korpojn kaj helpi teni akvon por niaj haŭtoj. En moderna socio, homoj altatentas sian sanon, tial silko havas nekompareblan superecon.

Silko estas nobla. Menciante la noblecon de silko, ni povas memori en Hongkong-a filmo nomata Tempo kiel Floro la belulinon beligitan de tempo---Zhang Manyu kaj ŝiajn kolorajn robojn. La beleco de silkaj roboj en la filmo estas sopirata de multe da virinoj. Sed ne ĉiuj homoj povas vesti sin per silko. Se okazos tia situacio, mi ĉirkaŭfraze diros al ili, ke ili elektu alian materialon, ĉar silko kaj ili ne pariĝas. Tio estas admono de Wang Yannan, kiu estas vesta desegnistino. En ŝiaj desegnaĵoj, la uzado de silko okupas 90%. Sed ŝi ĉiam insistas la principon: silko estas nobelo en materialoj, ne ĉiuj homoj povas bele vesti sin per ĝi.

Silko estas moda. La brilaj aspektoj de orientaj virinoj vestitaj per silkaj ceremoniaj vestoj sur internacia T-platformo, la ĝojo de modernaj knabinoj vestiĝintaj per belaj vestoj kaj ridetantaj sur strateto, la memfido kaj maturo elspiritaj de la delikataj silkaj tukoj kaj mansakoj de virinoj, la ŝatantoj de diversaj belaj Tang-vestoj kaj aliaj vestoj, ĉiuj povas prezenti la modecon de silko.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto