Vizitu Forumon

Rubaĵoj plene ŝvebos ĉe la tersinkrona orbito

(GMT+08:00) 2013-04-11 09:18:51     Redaktoro:Lina

En rondtabla kunveno de la Rusa Federacia Komitato en la 12a de marto, Popovkin, la direktoro de la Rusa Spaca Agentejo, diris, ke se la internacia komunumo ne alprenos urĝajn rimedojn, en dudek jaroj rubaĵoj plene ŝvebos ĉe la tersinkrona orbito; tiuj forĵetitaĵoj formos grandan minacon al la kosmaj maŝinoj irantaj sur la tersinkrona orbito.

Popovkin rimarkis, ke la tersinkrona orbito estas treege trezora por la homaro. Nuntempe sur la tersinkrona orbito funkcias multe da spacaj aparatoj, inkluzive de telekomunikaj satelitoj, kiuj konsistigas plejparton de la tutaj satelitoj; kaj samtempe senĉese kreskas ankaŭ spacaj rubaĵoj ĉe la orbito. Pro tio leviĝas la ebleco, ke spacoveturilo kolizias kun rubaĵo. Se la internacia komunumo ne alprenos rimedojn, la homaro probable perdos la tersinkronan orbiton en dudek jaroj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto