Vizitu Forumon

Rubaĵoj plene ŝvebos ĉe la tersinkrona orbito

(GMT+08:00) 2013-04-11 09:18:51     Redaktoro:Lina

Por tio Popovkin alvokis al la internacia socio kune klopode solvi la problemon de la rubaĵoj. Li informis, ke la rusaj Spaca Agentejo, Nacidefenda Ministerio, Akademio pri Sciencoj kaj aliaj estas fondantaj centron trans diversaj establoj por rezisti al la spaca minaco.

Spacajn rubaĵojn oni nomas ankaŭ spacaj pecoj aŭ surorbitaj pecoj, kiuj naskiĝas en malsamaj okazoj, ekzemple en la lanĉado de transporta raketo aŭ de kosmoveturilo, en la deiĝo de surfaca materialo de spacomaŝino, en la eksplodo de raketo aŭ de spaca aparato, en la kolizio de veturilo kun rubaĵo en la spaco, kaj tiel plu. Tiuj pecoj kaj pecetoj faras rivoluojn ĉirkaŭ la tersinkrona orbito. La spacaj rubaĵoj flugas ege rapide. Nun sur la tersinkrona orbito troviĝas ĉ. 600 mil spacaj pecoj, diametre ne pli grandaj ol unu centimetro, kiuj povas difekti veturilon flugantan en la spaco; kaj 16 mil, pli grandaj ol dek centimetroj, kiuj povas pereigi kosmoveturilon.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto