Vizitu Forumon

Kiel vjetnamoj prenas kafon al si

(GMT+08:00) 2012-07-25 07:50:15

Vjetnamoj kutimiĝas al kaftrinkado en ĉiutaga vivo kaj troviĝas en Vjetnamio ĉie kafejoj. Trinki kafon en la kafejoj kostas malmulte, sed la maniero pretigi kafon estas aparta. Oni ne uzas kafokruĉon sed distingan tason por gute filtri la kafon en antikveskan glason. Guto-post-guston konsumiĝas la plezura tempo.

Farante la kafon, oni sur la glason sidigas la filtrilon kun fajnmuelita kafo kaj ĝin infuzas per bolanta akvo, por ke la kafo gutetu tra kuntrua metala plato. Pli zorgeme oni eble metas la glason en bolvo kun varma akvo por konservi la varmecon, ĉar gutado de glaso da kafo bezonas dek minutojn. Iuj ŝatas kovri la glasofundon per dolĉa kremo kaj mikse kirli la brunan kafon kun la blanka kremo post gutado, aŭ aldoni glaciaĵojn en la miksaĵon, tiam la trinkaĵo fariĝas tre, tre dolĉa. Tiamaniere fari la kafon probable ĝueblas nur en Vjetnamio, oni supozas, ke nur teneraj vjetnamoj posedas la paciencon atendi la gutadon, kaj lante ĝui la malrapide gutitan kafon. Eĉ la kafaj ŝarĝoj ĉe la stratoj faras la saman, neniel ol alia.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto