Tiom multaj kafejoj en Vjetnamio kvazaŭas allogaĵojn, kiuj tentas, ke oni tuj malfermu la sian apude. Tio neniom troigas, ke eĉ en strateto eble komercas 5-6 kafejoj, sed en malsamaj urboj varias la stiloj de kafejoj, kiuj posedas sian aromon. La lago Hoan Kiem en Hanojo estas loko, kie amasiĝas turistoj. Ĉirkaŭ la lago estas multaj ĉarmaj kafejoj kun la balkonoj panorame al la nokta Hoan Kiem. Indiĝenoj ŝatas viziti kafejon kun malgranda fronto je kurteno ĉe la pordo. La trinkejo estas oblonge profunda kaj en ĝi staras malaltaj tabloj kaj seĝoj. La kafo estas malmulte kosta, ekzemple taso da bruna kafo kostas nur 5 mil dongojn. Sed la kafejoj aparte por fremdlandanoj estas malsamaj, ili aspektas iom okcidentecaj, la fronto estas aparte ornamita kaj la prezoj estas duoblaj. Iuj kafejoj kaŝas sin en centjaraj domoj, kaj establitas per lignaj planko, ŝtuparo, benkoj kaj tabloj, sur kiuj belas helruĝaj rozoj, tre plaĉaj al vizitantoj. Oni povas sidante ekstere ĝui sunumon kaj rigardi la stratajn vidaĵojn. Malgraŭ la duobliga pago, oni preferas viziti ĝin por skribi poŝtkartojn aŭ noti la taglibron, kaj ne volas forlasi. Tamen en Ho-Chi-Minh-urbo, antaŭe Saigono estas tute malsamaj la kafejoj, kies tabloj kaj seĝoj tute rigardas al la strato, aŭ la malfermaj fenestroj al ĉiuj direktoj. Malkaŝema kaj libera, la kafo estas la kafo, sed la humoro de vizitantoj estas respektiva.
Troviĝas en Saigono pli multaj kafejoj ol en aliaj urboj, luksaj, mezniveloj kaj malkaraj. Ĉe stratetoj la malkaraj estas kafejoj frivole vizitataj. Plej multaj estas tiuj meznivelaj, en kiuj ornamiĝas ponto kun lirla fluo kaj grandaĝaj arboj, prezentiĝas la muzikaĵoj kun romantika melodio. Tiaj kafejoj estas ejoj tre taŭgaj por plezurado en babilado.
1 2