Vizitu Forumon

La Genio Zamenhof Kreis Lingvon Ne-Eŭropan, Kaŝitan sub Eŭropa Masko (tria parto)

(GMT+08:00) 2009-07-28 14:40:14
Ĉu Esperanto estas aglutina aŭ izola lingvo?

       Por respondi al tiu demando, necesas bone koni la diferencon inter aglutineco kaj izoleco en lingvo.

      Oni devas atendi kelkajn jardekojn por ekkonscii, ke Esperanto ne apartenas al la fleksiaj lingvoj (la lingvo j hindeŭropaj kaj semidaj): en ĉi tiuj, la vortoj konstante ŝanĝiĝas laŭ sia funkcio en la frazo.

       En 1946, Gaston Waringhien (1901-1991) publikigis A.B.C. d'Esperanto a l'usage de ceux qui aiment les lettres (Aboco de Esperanto por la uzo de la beletro-amantoj). Li skribis:《Nu, tiu strukturo, en kiu ĉiu penselemento estas esprimata per leksikelemento aparta, sendependa kaj senfine kombinebla, estas ĝuste tiu de familio de orientaj lingvoj, kiujn oni nomas "aglutinaj": la turka, la hungara, la finna, la mongola kaj la ural-altajaj lingvoj, al kiuj proksimiĝas la japana》(p.60)

        Laŭ mia scio, Waringhien estas la unua, kiu diris, ke Esperanto estas aglutina lingvo. Poste, tio estis ofte ripetata. Mi mem verkis broŝureton La aglutinaj lingvoj kaj Esperanto. La broŝuro de Waringhien estis reeldonita en 1967 kaj 2001.

       Waringhien klarigas la aglutinan fenomenon per kelkaj ekzemploj ĉerpitaj el la turka lingvo: ev《domo》, evler《domoj》, evde《en domo》, evlerde《en domoj》, evlerimizde《en niaj domoj》, evcik《dometo》, evcikler《dometoj》, evciklerde《en dometoj》, evciklerimizde《en niaj dometoj》. Oni vidas, ke la elementoj ler, de, cik, imiz estas perfekte senŝanĝaj, kaj adaptiĝas same al multegaj vortoj.

         Poste, Waringhien donas ankaŭ ekzemplojn ĉerpitajn el la hungara lingvo.

        Fakte, ne estas tute ekzakte, ke la elementoj en la turka lingvo estas ĉiam senŝanĝaj. Se ni anstataŭigas la ĉi-supran ekzemplon per kutu《skatolo》, ni ricevos kutular《skatoloj》, kutuda《en skatolo》, kutularda《en skatoloj》; la antaŭe cititaj elementoj ler, de, iĝas nun lar, da. Efektive, ekzistas alia mekanismo, la vokala harmonio, kiu aldoniĝas al la aglutina mekanismo kaj iom malsimpligas aferon.

         Mi aldonu hungaran ekzemplon: szobaban《en ĉambro》, sed pinceben《en kelo》(ban kaj ben《en》estas du malsamaj formoj de la sama sufikso).

         Ĉu en la turka, ĉu en la hungara, oni konstatas, ke la aglutinaj lingvoj ne plene obeas al la regulo, ke ĉiuj lingvaj elementoj estu perfekte senŝanĝaj: okazas influoj de unu elemento al alia. Spite tion, ni povas nun konstati gravan diferencon inter la turka lingvo, ja aglutina, kaj la Eŭropaj lingvoj, ja fleksiaj. Nur helpe de la simplaj ĉi-supraj ekzemploj, oni povas aserti prave, ke la turka pluralmarko estas ler aŭ lar: sed en la lingvoj franca, germana, angla, greka, rusa, araba, demando pri la pluralmarko estus sensenca; en tiuj fleksiaj lingvoj, da pluralmarkoj ekzistas plurdekoj. Ĉi-rilate, Esperanto apartenas vere al la aglutina tipo, ĉar la respondo al la demando pri la pluralmarko, estas simpla kaj ununura: ĝi estas j.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto