|
||||||
|
|
||
Kaj notu: la s de la hispanaj finaĝoj tute ne estas komparebla kun la j de la Esperanta pluralo. En Esperanto, estas aldono de j. En la hispana, estas ŝanĝo de o kaj os, de a kaj as. La rezultoj similas, sed la mekanismo malsamas.
Same necesas precizigi, ke en la latina'rosa'/ 'rosam'(rozo / rozon), oni ne aldonis la literon m, sed ŝanĝis la finaĵon a al finaĵo am. Same, en la rusa 'rukami'(kun / per la manoj), oni ne aldonis 'mi' al 'ruka' (mano), sed ŝanĝis la a de 'ruka'al 'ami'. Inverse, en la japana 'yama-no'(de la monto), oni vere aldonis 'no'.
5. Se konsideri la ĉi-antaŭajn faktojn kaj la Zamenhofan deklaron, Esperanto estas pli proksima al la izola tipo ol al la aglutina tipo.
Unue, ni ĵus vidis, ke en la aglutinaj lingvoj, la senŝanĝeco de la vortelementoj ne estas plena. Evidente, la ekzemploj povus esti multigitaj en diversaj aglutinaj lingvoj. Due, la aglutinaj lingvoj ne ĉiam funkcias aglutine.
Por nomi《bovinon》, la japana kaj la korea funkcias aglutine: japana me-uOi (me《ino》, uOi《bovo》), koree am-so (am《ino》, so《bovo》). Sed aliaj "aglutinaj lingvoj" ne funkcias tie per aglutinado. Ni konsideru la paron bovo / bovino en kelkaj aglutinaj lingvoj:
hungare bika / tehen
finne sonni / lehma
eŭske idi / behi
turke okuz / inek
mongole buĥ / unee
Jen do kelkaj aglutinaj lingvoj, kiuj havas, por tiuj du parencaj nocioj, du apartajn nomojn ne parencajn, samkiel la fleksiaj lingvoj (france boeuf /vache, germane Ochs /kuh, pole byk / krowa, ktp).
Ekde la 60-aj jaroj, Claude Piron, bona scianto de la ĉina lingvo, asertis en pluraj artikoloj, ke la strukturo de Esperanto estas komparebla kun tiu de la ĉina lingvo.
Li donis kiel ekzemplon la vorton《samlandano》, kiu konsistas el tri elementoj: sam, land, ano. Li komparis ĝin kun ĝia ĉina traduko: tongguoren, kiu entenas tre precize la samajn elementojn: tong《sama》, guo《lando》, ren《homo》.
Tiu konstato faras Esperanton ne aglutina lingvo, sed izola lingvo.
Ankaŭ Georges Lagrange (1928-2004) diris iam en Greziljono, ke《la ĉina lingvo ne konas konjugaciojn; nu, ankaŭ Esperanto ne》, kio mirigas ĉe la unua impreso. Ĉiu esperantistoj scias, ke Esperanto konas unu konjugacion kun ses finaĵoj. Lagrange ne estis fakulo pri la ĉina lingvo, sed lia lingvistika scio estis granda, kaj tiu lia rimarko frapas per sia ĝusteco. La trivorta ĉina frazo wo he le povas esti tradukita precize per la trivorta Esperanta frazo mi trink is, kio igas rigardi trinkis kiel duvortan kunmetaĵon.
Esperanto estas pli izola ol aglutina
Se oni esploras ĝisfunde la strukturon de Esperanto, oni alvenas al la konkludo, ke Piron kaj Lagrange estis pravaj. Iliaj asertoj implicas, ke Esperanto apartenas al la sama lingva tipo, kiel la ĉina lingvo, t.e. al la tipo izola.
Ni konsideru la vorton por《bovino》en kelkaj izolaj lingvoj.
ĉine muniu (mu《ino》, niu《bovo》),
Tibete glangmo (glang《bovo》, mo《ino》),
Birme nuama (nua《bovo》, ma《ino》),
Vjetname bo cai (bo《bovo》, cai《ino》),
Indonezie lembu betina (lembu《bovo》, betina《ino》).
Tiuj kvin lingvoj nomas bovinon, jen "in-bov", jen "bov-in", kaj ĉiu el tiuj elementoj estas vorto sendependa kaj aŭtonoma, ĉiam absolute neŝanĝebla. Ekzakte kiel en Esperanto.
Konklude, komparo ku la japana kaj la korea montras, ke Esperanto estas klasebla en la aglutinaj lingvoj, sed komparo ku la ĉina, la tibeta, la birma, la vjetnama kaj la indonezia montras, ke Esperanto estas klasebla ankaŭ en la izolaj lingvoj, ĉar ĝi konsistas el kunmetado de perfekte senŝanĝaj vortoj, ekzakte kiel en la izolaj lingvoj.
Fakte, Esperanto estas pli izola ol aglutina, male de tio ofte dirata (eĉ de mi mem).
Andre Cherpillod
| © China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |