Vizitu Forumon

La kongresa temo 2009
Enkonduko de H. Tonkin

(GMT+08:00) 2009-08-03 13:56:11
(Raportas: Marc Bavant el Francio, KN: 234)

       Zamenhof, en kies naskiĝurbo ni nun kunvenas, estis pli ol kreanto de lingvo. Kune kun tiu lingvo li kreis movadon, Esperanto-komunumon. Per sia traduka laboro li kreis senton de komuna pasinteco en la plej grandaj atingoj de la homa spirito, kiuj tiel fariĝis komuna parto de Esperanto-kulturo.

       Li kreis por sia lingvo lingvan historion, selektante esprimilojn por la komuna homa sperto el la ekzistantaj lingvoj de la mondo. Per sia Homaranismo li proponis lokon en la homa kredo kie povu renkontiĝi la religioj de la mondo por trovi komunan grundon. En sia kontribuo al la Kongreso de Rasoj en Londono en 1908 li denuncis tion, kion hodiaŭ ni nomus rasismo. Li faris ĉion ĉi kun eksterordinara sentemo pri tio, kio dividas la homojn, kaj tio, kio unuigas ilin. Kaj li faris tion kiel fundamenta optimisto, kiu kredis, ke alfrontante la grandajn demandojn de la homa spirito oni povas ilin kompreni kaj direkti.

       La temo de nia kongreso, "Zamenhof Hodiaŭ," celas rilatigi la ideojn de Zamenhof al la hodiaŭa mondo. Kio estas la valoro de lia heredaĵo, kaj kiel ni povas plej bone apliki ĝin al la defioj kaj perspektivoj de la hodiaŭa mondo? Kiel ni povas plej bone informi la mondon pri la atingoj de Zamenhof kiel unu el la grandaj personecoj de la homaro?

       Sed nia kongresa temo estas ligita ankaŭ al la Internacia Jaro de Akordiĝo.

       Ni scias, ke kerna en la pensado de Zamenhof estis la ideo de paco – sed pli ol tio. Paco povas signifi simple la mankon de milito, aŭ ĝi povas esti ligita al dialogo, kiu frontas la kaŭzojn de malakordo kaj celas komprenon kaj toleron de homaj diferencoj. Zamenhof, per sia kreo de Esperanto, ja argumentis, ke komuna lingvo forigus la mankon de lingva kompreno, sed li samtempe konsciis, ke nur per aktiva uzo de komuna lingvo oni povas veni al interkompreniĝo.

       Verŝajne ne konsciante, ke ĝi eĥas interalie la Zamenhofan filozofion, Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron 2009 jaro, en kiu ni donu apartan atenton al tiu dialogo inter kontraŭuloj cele al akordiĝo. Esperanto kaj la penso de Zamenhof estas rekta kontribuo al la celo de tiu speciala Jaro. Kiel, do, ni ligu la du aferojn – la heredaĵon de Zamenhof kun la tiel bezonata en la nuna mondo akordiĝo de la homoj en spirito paca kaj komprena? Kiel ni konstruu ponton de paco super la torento de agreso kaj milito, kiu foje ŝajnas la sorto de nia misvojanta homaro?

      Ni traktos la kongresan temon en tri kunsidoj, en dimanĉo, mardo kaj ĵaŭdo. Tiuj kunsidoj ne celos longajn paroladojn, sed diskutadon. Mi kaj mia kunlaboranto Marc Bavant invitas vin partopreni la diskutojn pri la kongresa temo. Reiru hejmen povantaj diri, ke vi alportis viajn ideojn al la komuna saĝo kaj ke vi kontribuis al ellaboro de programo de agado, kiu celas konstrui pacan ponton inter la popoloj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto