Vizitu Forumon

La kongresa temo 2009
Enkonduko de H. Tonkin

(GMT+08:00) 2009-08-03 13:56:11

Zamenhof - 1

       La unua sesio de la Kongresa Temo, metita sub la devizo "Zamenhof tiam", studis kvin demandojn, aperintajn dum la mallonga podia diskuto inter Cvi Sadan, Christer Kiselman, Ulrich Lins, Barbara Pietrzak kaj Humphrey Tonkin.

       La ĉefa demando tuŝis kompreneble la influon de la judeco de Zamenhof al lia tuta kreaĵo.

       Kiom grava estis inter la celoj de Zamenhof la deziro solvi la problemojn de judoj en malamika Eŭropo? Ĉu la lingvo sukcesis eskapi tiun kadron kaj la judan kulturan fonon? Ĉu ankaŭ Zamenhof sukcesis eliri el tiu kadro? Aliaj demandoj aperis dum la podia diskuto, sed ne estis submetitaj al debato, ĉar tro pintaj, ekz-e kion konkludi el liaj sinsekvaj kaj fojfoje samtempaj strebadoj al cionismo, esperantismo kaj homaranismo? kian rilaton li vere havis kun poleco kaj pola tero? Sed eĉ kun la menciitaj limigoj tiu ĉi temo evidentiĝis tro ambicia por la mallonga diskuttempo kaj la grupoj evitis ĝin, preferante agnoski sian nesufiĉan konon de la vera historio de Zamenhof.

        Tio ja estis temo de alia demando, nome pri mitoj. La partoprenantoj ĝenerale konsentis, ke necesas distanciĝi de mitoj, eĉ se ili konsistigas sufiĉe normalan parton de la kulturo de ĉiu popolo. Rilate eventualan senmitigon, aŭdiĝis averto, ke la historia scienco ne ĉiam liveras absolutajn certaĵojn.

         Viditaj de ekstere, mitoj povas doni sektecan bildon de la Esperanto-movado. Ja tio estis temo de alia demando, nome kiun dialektikan rilaton flegas la movado inter inkluzivado kaj ekskluzivado? Iuj debatantoj pledis, ke la esperantistoj pli vigle proponu la lingvon, kiel instrumenton por servi la interesojn de aliaj movadoj kun similaj ĉefceloj. Iuj substrekis, ke ekskluziveco estas necesa por doni al la membroj senton de kohera komunumo, kaj... ke ĝi ne ekskluzivas inkluzivecon. Estis ankaŭ esprimita la ideo, ke havi flagon, himnon kaj figuron de kara majstro ne estas apartaĵo de la Esperanto- movado, sed ankaŭ de plimulto de la popoloj. Tiurilate la dialektika ekvilibro ne multe ŝanĝiĝis inter la tempo Zamenhofa kaj la nuna.

         Alia demando, kiun la debatintoj preferis lasi flanke, tuŝis la eventualajn paralelojn inter la tiama ritmo de teĥnikaj ŝanĝoj kaj la nuna. Ja jam en la fino de la 19-a jarcento eksplodis teĥnikaj revolucioj kaj tutmondiĝo. Tamen malfacilas kompari la gravecon de tiuj ŝanĝoj kun la nunaj.

         Plej sukcesa estis la spekulativa demando "kion farus Zamenhof en la nunaj cirkonstancoj?" Ja, kvankam esence vanas tiaj ekstrapolaĵoj, ili ebligas interesan intelektan ekzercon por vidi, en kio la cirkonstancoj similas aŭ malsimilas. Rilate la judan situacion ili evidente malsimilas, sed por scii, kiel tio influus nuntempan junan Zamenhofon, ni devus unue solvi la unuan demandon. Iuj debatantoj konjektis, ke li turnus sin al aliaj maljustaĵoj en la nuna mondo, i.a. al tiuj, kiujn estigas la nova formo de pluretneco, rezultanta el ekonomi-rilataj migradoj de malriĉaj al pli riĉaj landoj. Aliaj preferis substreki, ke la metodoj de Zamenhof plu aktualas: li ja agis pragmate, je pli ol jarcento anticipis la nunajn principojn de liberaj intelektaj rajtoj kaj sukcesis krei multfunkcian ilon.

          Surbaze de ĉio ĉi la dua sesio provos pritrakti la nuntempan situacion de la Zamenhofa idealo metante al la podianoj tri jenajn demandojn: unue, ĉu lingvo estas sufiĉa solvo, aŭ ĉu nun pli utilus nova religio, kiel homaranismo celis esti? Due, ĉu same kiel fine de la 19-a jarcento postrestis la moralaj valoroj rilate la teĥnikan progreson, ni ne frontas nun moralan krizon post la grandskalaj teĥnikaj revolucioj de la fino de la 20-a jarcento? Kaj, fine, referencante al la anekdoto rakontita de Humphrey Tonkin en lia enkonduka artikolo (vd. la Kongresan libron), ĉu la Esperanto-movado, kiu provas konsistigi la pacan ponton, ne obstrukcas sin mem per la propra konduto? Venu partopreni la debaton.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto