La rondiranta rakonto “Pri viroj kaj kunikloj”
Estas tradicio festi la Zamenhofan Tagon de la 15-a de decembro ankaŭ kiel la Tagon de la Esperanta Libro. Jam de pluraj jaroj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas tekston por tiu internacia komuna legado kaj de 2022 ĝi komencis proponi du legaĵojn, respektive por komencantoj kaj por progresantoj. Ankaŭ ĉi jaron la proponitaj tekstoj estas du, sed ligas ilin la komuna celo aktive partoprenigi la publikon. Esperanto-kluboj tra la mondo povos mem ludi la unuan parton de la teatraĵo “1910” de Ĵenja Amis, kiu priskribas la viziton de Zamenhof al Ameriko. La teksto, kun konsiloj pri la plej facila kaj efika ludmaniero, jam libere elŝuteblas el la retejo de ILEI (www.ilei.info). Filmo de la tuta teatraĵo spekteblas en la jutuba kanalo de Alekso Miller kaj Ĵenja mem planas publikigi pri ĝi libron, kiu enhavos interalie la rezultojn de ŝiaj longaj esploroj pri familio Zamenhof en norda Ameriko.
29-Nov-2024