- Rigardo
- Lernado
- Praktikado
-
Bonvole atendu momenton! En Pekino, vi povas gustumi manĝaĵojn preskaŭ de ĉiuj lokoj de Ĉinio. Multaj karakterizaj restoracioj altiras amason da gastoj. Do en la premhoro de manĝado, ekzemple de la 12-a horo ĝis la 14-a horo kaj de la 17-a horo ĝis la 20-a horo, ni ofte devas atendi por manĝi en restoracio. Kelneroj de restoracio ofte diras al ni “bonvole atendu momenton”.En la ĉina lingvo, oni diras: 请你们等一会儿。Qǐng nǐmen děng yíhuìr.“请 qǐng” signifas “bonvole”.“等 děng” signifas “atendi”.“一会儿 yíhuìr” signifas “momento”. 请你们等一会儿。Qǐng nǐmen děng yíhuìr. Bonvole atendu momenton!
-
Kiel longe ni devas atendi? “Atendi” en la ĉina lingvo estas “等 děng”. Kaj “momento” en la ĉina lingvo estas “一会儿 yíhuìr”。“一会儿 yíhuìr” estas malklara koncepto. Do kiel oni esprimas “kiel longe ni devas atendi”? Vi povas diri:我们要等多久? Wǒmen yào děng duō jiǔ? “要 yào” estas “devi”.“多久duō jiǔ” signifas “kiel longe”.

