La 17an de junio, la Honkonga Poŝto anoncis, ke ekde la unua de julio vendiĝos memorigaj poŝtmarkoj kaj aliaj filatelaj produktoj kun la temo pri “la 25-jariĝo de la fondiĝo de Honkonga Speciala Administracia Regiono” kaj “la 25-jariĝo de la garnizoniĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Honkongo”.
Vendrede laŭ la loka tempo, rusa prezidenta gazetara sekretario Dmitry Peskov diris, ke la ebleco rekomenci intertraktadon inter Rusio kaj Ukrainio ne estas eliminita, sed la ukraina flanko restas en haltostato.
Antaŭtagmeze de la 17a de junio, la lanĉa kaj nomada ceremonio por la tria aviadilŝipo de Ĉinio okazis en la ejo de la Ŝipkonstrua Grupo Jiangnan.Je ĉirkaŭ 11:00 la ceremonio komenciĝis. La tuta amaso da homoj kantis la nacian himnon, kaj la kvinstelaj ruĝaj flagoj sin hisis milde
La opini-aŭskulta kunveno pri la tumulto ĉe la usona Kapitolo nun estas okazanta. De la tumulto ĉe la Kapitolo ĝis la esplorado pri la Kapitola evento, la tuta evoluo rolas kiel usoneca “teatraĵserio, en kiu oni vidas la akriĝantan interpartian batalon kaj la senĉese disŝiratan socion
Frumatene de la 17a de junio, la 12a ministronivela kunveno de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) fermiĝis en Ĝenevo, Svislando
Lastatempe multaj amaskomunikiloj raprotis, ke usona armeo kontraŭleĝe garnizonanta en Sirio ŝtelis petrolon el Sirio kaj kaŝeme transportis ĝin el la lando por profitoj. Siria ministro pri petrolo Bassam Tohme kondamnis la rabistan agaĉon de Usono
Ĵaŭde ukraina prezidento Vladimir Zelenskiy intervidiĝis kun alvizitantaj gvidantoj de Francio, Germanio, Italio kaj Rumanio
La enketo publikigita de usona konsulta kompanio Gallup-Organizo montris, ke pli ol 50% de usonanoj opinias, ke la morala valorkoncepto de Usono ĝenerale estas malbona. Gallup diris, ke en la pasintaj 20 jaroj, tio estas la plej malalta takso de usonanoj pri la morala valorkoncepto de Usono
\Merkrede usona Federacia Reserva Sistemo deklaris altigi 75 punktojn de federacia baza interezo, kiu varias inter 1,5% kaj 1,75%. Tio estas la plej granda altigo de interezo post 1994
Je 10:53 en la 16a de junio, la fervojo Hotan-Ruoqiang, kiu ĉirkaŭiras la dezerton Taklimakan, oficiale malfermiĝis. La fervojo laŭiras la sudan randon de la dezerto Taklimakan kiu estas la due granda moviĝanta dezerto en la mondo