Novaĵo

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj vizitas Iranon

Laŭ raporto de irana ŝtata televidstacio IRIB, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov merkrede renkontiĝis kun irana prezidento Ebrahim Raisi baldaŭ post alveno al Teherano en oficiala vizito

5 ĉefaj usonaj urboj havas pli da murdoj ĉi-jare kompare kun lasta jaro

Laŭ raporto de Fox News lunde, la tuta nombro de murdoj ĉi-jare en la kvin ĉefaj urboj de Los-Anĝeleso, Vaŝingtono, Baltimoro, Milvokio kaj Atlanto superis tiun de la sama periodo de la pasinta jaro (2021), daŭrigante la kreskantan tendencon de murdoj en Usono ekde 2020

Ĉina reprezentanto alvokis kontinuan atenton de UN pri homaj rajtoj al rajtoj de indiĝenaj virinoj kaj knabinoj

La 20an de junio ĉina reprezentanto faris parolon en la 12a kunveno de la 50a sesio de Homrajta Konsilio de UN kaj speciala raporto pri perforta damaĝo alvirinoj, alvokante, ke mekanismoj de UN pri homaj rajtoj kontinue donu atenton al ofendo al rajtoj de indiĝenaj virinoj kaj knabinoj en Usono

Ĉinio “plene preta” por 14a Pintkunveno de BRICS

“Ĉinio estas plene preta por la 14a Pintkonferenco de BRICS,” diris marde Ma Zhaoxu, vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj kunordiganto de Ĉinio pri la aferoj de BRICS

6.1-magnituda tertremo trafis Afganion

Laŭ raporto de la ŝtata novaĵagentejo Bakhtar, almenaŭ 280 homoj mortis kaj 595 estis vunditaj post kiam tertremo trafis la afganan provincon Paktika merkrede matene.Laŭ la Usona Geologia Enketo, epicentro de la tertremo kun magnitudo de 6,1 estis trovita 44 kilometrojn sudokcidente de Khost

99 projektoj de fremda investo subskribitaj en Qingdao-a pintkunveno

Entute 99 gravaj projektoj de fremda investo estis subskribitaj en la tria Qingdao-a Pintkunveno de Multnaciaj Kompanioj, kiu finiĝis marde en la marborda urbo Qingdao de la ĉina orienta Shandong-provinco

Ĉina oficialulo: Usona malpermeso al produktoj de Xinjiang estas tipa ekzemplo de ekonomia premdevigo

Ĉina oficialulo marde diris, ke la usona malpermeso al ĉiuj importoj el la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio estas tipa ekzemplo de ekonomia premdevigo

Konferenco pri Biodiverseco de UN estos translokita de Ĉinio al Kanado

La dua fazo de la 15a kunveno de la Konferenco de Partoprenantaj Partioj de la Konvencio de la UN pri Biologia Diverseco okazos en Montrealo, Kanado de la 5a ĝis la 17a de decembro ĉi-jare, laŭ la Ministerio pri Ekologio kaj Medio marde

Ĉinio lanĉis novan testan sateliton

Ĉinio sendis novan sateliton en planitan orbiton de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio merkrede.La testa satelito, Tianxing-1, estis ĵetita per la portoraketo Kuaizhou-1A je la 10a horo kaj 8 minutoj antaŭtagmeze (pekina tempo)

Sud-Koreio ĵetis memfaritan kosman raketon

Marde Sud-Koreio duafoje ĵetis sian memfaritan kosman raketon.La sud-korea kosma portoraketo Vehicle-II, ankaŭ nomata kiel Nuri, ĵetiĝis de la Spaciala Centro Naro en la suda marborda vilaĝo Goheung je la 4a horo posttagmeze laŭ la loka tempo

HomePrev...37383940414243...NextEndTotal 100 pages