La 5an de majo, laŭ la plej nova takso de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), dum la pandemia periodo de 2020 ĝis 2021 ĉirkaŭ 15 milionoj da homoj mortis rekte aŭ nerekte de la pandemio, kaj la plejparto de tiuj okazis en Sudorienta Azio, Eŭropo kaj Ameriko
Ĵaŭde en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, la Sekureca Konsilio de UN okazigis kunvenon pri la ukraina problemo. Ĉina konstanta reprezentanto en UN Zhang Jun alvokis, ke la internacia komunumo fortigos klopodon por antaŭenigi milithaŭton kaj minimumigi la humanecan influon kaŭzitan de la konflikto
Ĝis la 4a de majo laŭ la loka tempo la nombro de mortintoj pro KOVIM-19 en Usono superis unu milionon, per tiu cifero Usono estas la lando, kiel nombro de mortintoj pro la malsano estas la plej multa en la mondo
Sinsekvaj 5 koncertoj, 20 simfoniaj orkestroj, pli ol 30 ĉinaj kaj fremdaj kantoj, 1 nuba instrumenta kunludado, 1 000 kaj pli ludantoj, kaj 25 milionoj da spektantoj – jen, dum la ferioj de la Internacia Labortago formiĝis socia fokuso, kiu estas muzikaĵo “Muziko komunikas varmecon
En la regula gazetara konferenco de la 5a de majo estis demando, kian antaŭvidon Ĉinio havas pri posta evoluo kiam la aldona limimposto de Usono je ĉinaj varoj venos al sia limdato en julio? Zhao Lijian, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis
Laŭ raporto de CNN, la plej lasta opiniosondo farita de la usona novaĵagentejo CNN montris, ke plejparto de usonanoj estas pesimisma pri la usona ekonomio kaj la usona publiko havas la plej malbonan takson pri la usona ekonomio en la lasta dekjaro
La vera kaŭzo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio estas la etendiĝo de la NATO, kaj “la rusoj reagas al la provo de la Okcidento fari Ukrainion okcidenta bastiono ĉe la limo de Rusio”, diris John Mearsheimer, profesoro pri politik-sciencoj ĉe la universitato de Ĉikago
Merkrede usona Nacidefenda Ministerio konfirmis, ke post 2015 la Pentagono jam trejnis pli ol 23 mil ukrainajn soldatojn. Estis malkaŝite, ke en la pasintaj 7 jaroj la Pentagono jam investis 126 milionojn da usonaj dolaroj por trejni la ukrainajn armeanojn
Ĵaŭde laŭ informo el Nacia Administracio de Kopirajtoj, en tiu tago ekvalidĝis la Traktato de Marrakech pri Faciligo de Kopirajtaj Verkoj al Blinduloj, Vidkapablaj Ĝenitoj aŭ Aliaj Malfortiĝintoj en Presitaj Legaĵoj. Ĉinio estas la 85a subskribinto de la Traktato
Merkrede Kamboĝo, Indonezio kaj Tajlando publikigis komunan deklaron, dirante ke ĉi-jare la tri landoj gastigos tri gravajn kunvenojn, kiaj la Pintkunveno de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj inter la 11a kaj la 13a de novembro