La ĉina ambasadorejo en Japanio lunde diris, ke ĝi jam postulis seriozan traktadon kun Japanio post kiam japanaj oficialuloj inkluzive de ĉefministro Fumio Kishida sendis oferaĵojn al la sanktejo Yasukuni, kiu honoras 14 kondamnitajn japanajn militkrimulojn de la klaso A de la Dua Mondmilito
La fotoj estis faritaj en la 10a de aŭgusto 2022, kiuj montras la pitoreskan regionon Hongchiba en la gubernio Wuxi de Chongqing, sudokcidenta Ĉinio .Surbaze de siaj abundaj naturresursoj kaj pitoreska pejzaĝo, la gubernio Wuxi pligrandigis klopodojn por akceli lokan turismon
La foto montras la sistemon de informoj pri liberigo el malriĉeco en Ĉinio. Ekde 2014, 22,8 miliardoj da informoj de pli ol 90 milionoj da malriĉuloj estis enmetitaj en tiun sistemon. Oni povas priscii la situacion de ĉiuj malriĉuloj per tiu sistemo.Estas multaj kialoj por malriĉeco
Laŭ lokaj aŭtoritatoj, sabate ĉina-eŭropa kargotrajno debutis de la urbo Wuxi en la ĉina orienta provinco Jiangsu al la centra Azio
Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan sabate urĝis rapidan detenon de la plej nova revigliĝo de novkronvirusaj kazoj en la provinco Hainan de suda Ĉinio
Ĉina ambasadoro al Japanio Kong Xuanyou diris, ke Japanio ne havas la rajton interveni en internajn aferojn de Ĉinio, nek devas danci laŭ la melodio de Usono rilate la tajvanan demandon
La 12-an de aŭgusto en Bruselo, Belgio, inaŭguriĝis la kvartaga 22-a Flor-Tapiŝa Festivalo. La festivalo estas tradicia evento de Bruselo kaj okazita en ĉiu dua jaro. Pro la novkronvirusa epidemio, la 22-a Flor-Tapiŝa Festivalo, kiu devis okazi en 2020, estis prokrastita al ĉi tiu jaro
La 12an de aŭgusto brita registaro anoncis, ke post la plej seka julio ekde 1935, ok el la 14 regionoj de Anglio estas en trosekeco. Tio estas la unua trosekeco en Anglio ekde 2018
La Nacia Komisiono pri Sano montris sabate ke la ĉina ĉeftero registris 704 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano vendrede, kun 646 kazoj de loka propagiĝo kaj 58 importitaj kazoj
La 11an de aŭgusto usona retejo STAT raportis, ke la donitaĵoj de kelkaj usonaj ŝtatoj montris, ke la plimulto de usonanoj nuntempe infektitaj per simia pokso estas afrik-usonanoj