• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 20:13:06    
Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI

cri

Ĉina Radio Internacia (ĈRI, antaŭe Radio Pekino) komencis la Esperantan disaŭdigon en la 19-a de decembro, 1964. Ĉiutage la Esperanto-disaŭdigo direktiĝas po unu horo respektive al Eŭropo, Latin-Ameriko, Nordorienta Azio kaj Sudorienta Azio, kun novaĵoj, raporto aŭ komento pri gravaj eventoj kaj kun jenaj programeroj: Leterkesto, Vojaĝo en Ĉinio, Ĉina Kulturo, Ekonomia Panoramo, Socia Vivo, Esperanto en Marŝo, Dimanĉo, Muzika Programero, k.t.p.
Esperanto-redakcio de ĈRI ankaŭ periode renovigas rubrikojn laŭ aktuala bezono aŭ propono de aŭskultantoj. Cetere, ĝi donas de tempo al tempo specialan programeron pri io grava, okazigas aktivadon pri aparta temo kaj aranĝas konkurson.
La Esperanto-redakcio de ĈRI ĉiam deziras pli bone servi al diverslandaj aŭskultantoj kaj sincere bonvenigas iliajn kritikojn kaj proponojn.