• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-29 21:11:55    
Konigo pri Ĉina Radio Internacia

cri
Ĉina Radio Internacia(ĈRI), fondita en la 3-a de decembro 1941, estas la ĉina ununura ŝtata radiostacio por mondskala radio-disaŭdigo. Ĝi celas akceli interkomprenon kaj amikecon inter la ĉina popolo kaj la popoloj de la mondo. En sia komenca periodo ĈRI disaŭdigis nur 15-minutan programon en la japana lingvo. Post 60 jaroj, ĈRI nun disaŭdigas 211 horojn da programoj ĉiutage al la tuta mondo en Esperanto, 37 fremdaj lingvoj, kvar ĉinaj dialektoj kaj la ĉina komuna lingvo Putonghua. La programoj kovrantaj la tutan terglobon konsistas el novaĵoj, kurantaj aferoj kaj fakaj programeroj pri politiko, ekonomio, kulturo, scienco, tekniko, sporto kaj aliaj.De 1984 ĈRI sinsekve disaŭdigas AM kaj FM programojn en la lingvoj angla, araba, franca, germana, hispana, japana, korea kaj rusa kaj ankaŭ en la kantona dialekto al aŭskultantoj en Ĉinio.La ampleksa informa reto de ĈRI konsistas el 27 korespondaj oficejoj sur ĉiuj kontinentoj kaj en ĉiuj ĉinaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, kaj ankaŭ en la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj Aomen-a Speciala Administra Regiono.ĈRI ĉiujare ricevas pli ol 600 milojn da korespondaĵoj el proksimume 200 landoj kaj regionoj kaj estas intime titolita de en- kaj ekster-landaj aŭskultantoj kiel “ponto kaj ligilo de interkomunikado kaj interfluo inter Ĉinio kaj aliaj landoj” kaj “fenestro por plej rapida, plej facila kaj plej efika konado pri Ĉinio”Ĉe la fino de 1998, la Interreto de ĈRI oficiale ekfunkciis kaj nun konsistas el Informa Reto en la ĉina lingvo, Reto por ĉinoj tra la tuta terglobo, Televida Reto, Retoj en la lingvaj angla, franca, germana, hispana, japana, korea, portugala kaj rusa. En la komenco la Interreto de ĈRI estis enlistigita kiel unu el la 5 gravaj ŝtataj informaj retoj.En 1999, sankciite ĈRI komencis redakti televidajn programerojn de internaciaj novaĵoj por ĉinaj lokaj televidstacioj.ĈRI ankaŭ eldonas tri periodaĵojn: “Mondaj Informoj” en la ĉina lingvo, “La Kuriero” en la angla kaj “Informoj kaj Eĥoj” en la germana, kaj funkciigas Ĉinan Internacian Radian Eldonejon kaj Ĉinan Internacian Aŭd-Vidan Eldonejon.