• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-06 18:10:42    
Palestinaj kaj izraelaj pacamaj personoj oficiale subskribis Ĝenevan Interkonsenton

cri
La 1-an de decembro en Ĝenevo, palestinaj kaj izraelaj pacamaj personoj oficiale subskribis la Ĝenevan Interkonsenton. La Ĝeneva Interkonsento estis atingita en Jordanio la 12-an de oktobro post 3-jara peniga intertraktado. La interkonsento havas la ĉefan enhavon de tio, ke la tuta gaza distrikto kaj 98% de la tero ĉe la okcidenta bordo de Jordano apartenas al Palestino, Jerusalemo estas la komuna ĉefurbo de la du landoj Izraelo kaj Palestino, Palestino forlasos sian revenan rajton de rifuĝintoj, kaj tiel plu. La Ĝeneva Interkonsento estis aprobita de Palestina Nacia Leĝdona Konsilio, tamen oponata de palestinaj radikalaj organizoj. En la sama tago proksimume 10 mil palestinanoj kunvenis en Gaza, protestante la subskribon de la Ĝeneva Interkonsento. Ankaǔ la izraela registaro donis fortan kondamnon al la interkonsento. Laǔ alia informo, la 1-an ĉi-monate en la ĝenerala stabejo de Unuiĝintaj Nacioj okazis kunveno, memore al la Internacia Tago por Subteni la Palestinan Popolon. Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan ĉeestis al la malferma ceremonio kaj faris parolon. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao sendis gratulan telegramon. Annan diris, ke la fondiĝo de Palestina Ŝtato en mezoriento kaj antaǔenpuŝo de paca kunekzisto de Palestino kaj Izraelo estas la unika vojo por realigi plenan, justan kaj longedaǔran pacon en la mezorienta regiono. En sia gratula telegramo Wen Jiabao diras, ke la fina celo por solvi la mezorientan problemon estas realigi interpaciĝon de la du nacioj araba kaj juda. Ĉinio pledas por tio, ke ĉiuj flankoj klopodu por politike solvi la mezorientan problemon per intertraktado.