• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-08 15:15:59    
Maldekstra-mana magazeno en Dalian

cri


En marborda urbo Dalian, nordorienta Ĉinio, troviĝas malgranda magazeno nomata Nelasebla Ŝatato, tiu magazeno vendas dekkelk-stilajn maldekstr-manajn uzaĵojn.
Sinjoro Ma Pu funkciigas tiun magazenon. Li esperas liveri plimultajn kaj pliriĉajn maldekstr-manajn uzaĵojn, por ke la maldekstra-manuloj ĝuu plikomfortan vivon kaj plifacilan laboron. Kvankam sinjoro Ma Pu ne estas maldekstra-manulo, tamen sinjoro Ma Pu tre interesiĝas pri la maldekstr-mana fenomeno. Antaŭ kvar jaroj li starigis ret-stacion nomatan la Mondo de la Maldekstruloj, en tiu ret-stacio sinjoro Ma Pu konigis koncernajn sciojn de la maldekstra-manuloj, li establis ankaŭ maldekstra-manulan forumon kaj vendas uzaĵojn por maldekstra-manuloj.
La maldekstra-manuloj formas malplimulton de la popolamasoj, diverslandaj specialistoj ankoraŭ ne atingis unuvoĉan opinion pri la detala proporcio de la maldekstra-manuloj en la popolamasoj. En Ĉinio, plejparto de la maldekstra-manuloj nur kviete vivas en la mondo de la dekstra-manuloj, de knabeco ili nepre devas klopodi por lerni vivajn rimedojn kaj kviete labori en la mondo, kie la dekstra-manuloj okupas la plejparton.
Sinjoro Zhang Heng laboras en kompanio investita de ekstera komercisto de la pekina ekonomia ekspluata distrikto, de knabeco li estas maldekstra-manulo. Li diris, ke li ofte renkontas problemojn nekompreneblajn de la vastaj dekstra-manuloj, ekz, li nepre devis ofte propre prepari ilaron por sia uzo, ĉar li ne normale uzas ilaron speciale ellaboritan por la dekstra-manuloj.
Sinjoro Zhang Heng diris, ke li tre ĝojas, ke la komercistoj komencis atenti la maldekstra-manulan popolamason, tio manifestas, ke la ĉina socio fariĝis pli kaj pli grandanima kaj malferma. Li diris, ke kiam li estis knabo, liaj gepatroj intencis korekti lian kutimon, tamen ili ne sukcesis.
Sinjoro Ma Pu diris, ke pro grandkvanto de la ĉina popolnombro, estas tre granda la absoluta nombro de la maldekstra-manuloj, nuntempe la uzaĵoj de la maldekstra-manuloj estas ankoraŭ neriĉaj en Ĉinio. Post kiam li vizitis plurajn transmarajn magazenojn por la maldekstra-manuloj, li komencis klopodi por serĉi maldekstra-manajn uzaĵojn en Ĉinio, de Guangdong, sudorienta Ĉinio, al Zhejiang, mezorienta Ĉinio, li jam akiris plurajn rikoltojn kaj laŭ sia volo starigis propran magazenon por la maldekstra-manuloj.
Kvankam lia magazeno ne gajnis idealan profiton, tamen sinjoro Ma Pu ankoraŭ entenas memfidon. Li diris, ke laŭ riĉeco de la varoj, la homoj havas pli kaj pli altan postulon al la vivkvalito, detaleco de la komercaĵoj estas nebarebla tendenco, ekspluatado kaj projektado de la maldekstr-manaj uzaĵoj havas pli kaj pli grandan merkaton. Nuntempe, jam multaj kompanioj sinsekve ellaboris kaj vendas uzaĵojn speciale por la maldekstra-manuloj.