• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 17:53:03    
Pitoreskejo Jiuzhaigou, unu el la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj el Ĉinio

cri


En la jaro 1992, Unesko enlistigis la ĉinan pitoreskejon Jiuzhaigou en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.
La pitoreskejo Jiuzhaigou situas en la Tibet-nacieca kaj Qiang-nacieca Subregiono de la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, kaj estas mirinda mont-valo longa je pli ol 40 kilometroj, konsistanta el lagoj, akvofaloj, neĝmontoj kaj arbaroj. En tiea river-vala tereno dislokiĝas pli ol cent buntkoloraj alpaj lagoj, kiuj interligiĝas kun la akvofaloj, kaj en la fono de la ĉirkaŭaj ombro-riĉaj arboj, la pejzaĝo estas pentrinda kaj mirinda.
Inter la densa primitiva arbaro kaj lagoj punktiĝas 9 tibetanaj vilaĝoj, tio ja estas deveno de la pitoreskejo Jiuzhaigou. En la ĉina lingvo, la ideogramoj Jiu Zhai signifas: Naŭ vilaĝoj, kaj la ideogramo Gou signifas: Valo.
La aparta ĉarmo de la pitoreskejo Jiuzhaigou originas de la akvo, kiu estas animo de Jiuzhaigou. La akvo de tieaj lagoj estas pura kaj travideble klara, kaj ĉiuj lagoj ĉu grandaj ĉu malgrandaj same havas la kristale klaran akvon. Des pli mirige estas, ke preskaŭ ĉiuj tiuj lagoj elmontras malsamajn kolorojn. Ekzemple, la lago nomata “Kvin-flora Maro” situas en la centro de la pitoreskejo Jiuzhaigou. Ĝuste kiel sia nomo, la laga akvo konstante ŝanĝiĝas je la koloro, jen estas ore flava, jen malhere verda, kaj plej ofte estas safire blua. Kial la koloro de la Kvin-flora Maro ĉiutage estas tiel freŝa kaj neniam paliĝas pro longa tempo-daŭro? Pri tiu demando de longe esploras s-ro Fan Xiao el la Geologia Enketa Taĉmento de la provinco Sichuan. Li diris:
“La akvo de la Kvin-flora Maro estas aparte travidebla, pura kaj klara. Kompreneble la akvo mem ne havas koloron. Sed okaze de la tre serena vetero, la akvo havas fortan povon reflekti la bluan kaj verdan lumojn, sekve ĝi elmontras freŝe bluan koloron kaj smeraldan koloron, reflektante la ĉielan koloron kaj la arbaran koloron.” Krome, s-ro Fan Xiao elmetis alian kaŭzon, t.e. ĉar la pitoreskejo Jiuzhaigou sin trovas topografie en la karsta regiono, sekve la laga akvo entenas la kalcian jonon, tio plifortigas ĝian povon reflekti la bluan kaj verdan lumojn.
Krom la belaj lagoj, la pitoreskejo Jiuzhaigou posedas ankaŭ 17 akvofalajn pejzaĝojn, kaj la plej distingaj estas la akvofalo de Perla Strando kaj la akvofalo No’rilang kun la larĝeco de pli ol 300 metroj.
En la primitiva arbaro kun proksimume 30 mil hektaroj en la pitoreskejo Jiuzhaigou kreskas pli ol 2 500 specoj de originalaj raraj vegetaloj. Tiea klimato apartenas al tiu de la varmeta zono kaj tiu de sub-frosta zono, en la montvalo vivas multaj primitivaj specoj de animaloj kaj vegetaloj, ekzemple granda pando, orhara simio, sol-folia herbo ktp. La ekzistado de tiuj animaloj kaj vegetaloj ne nur donas bonan ekologian medion al la pitoreskejo Jiuzhaigou, sed ankaŭ formas tie alian bildecan pejzaĝon. La arbaro estas tre bela, precipe la arbaj folioj malsamas ol tiuj de aliaj arboj. En aŭtuno, la mont-valo de Jiuzhaigou fariĝis buntkolora ejo. Sub la sunlumo, brila ruĝeco kaj eleganta flaveco sin spegulas en la akvo, skizante fantazian feo-landon.
Estante fama natura pitoreskejo, Jiuzhaigou altiras al si sen-nombrajn turistojn en- kaj ekster-lande. Kio do estas la plej alloga en la pitoreskejo? Karaj amikoj, ni aparte rekomendas al vi la vintrajn pejzaĝojn de la pitoreskejo Jiuzhaiguou.
Vintre, Jiuzhaigou ne estas tiel ĉarma kiel en la printempo, ne estas agrable malvarmeta kiel en la somero kaj ne estas tiel sorĉa kiel en la aŭtuno, tamen ĝi havas apartan ravon: La neĝflokoj similaj al salikaj vateroj de la printempo senĉese ŝvebas, dancas kaj kirliĝas inter la ĉielo kaj la tero, kisante monton, lagojn kaj homajn vizaĝojn. Kovrate de la neĝo, la arboj ŝajne fariĝis jadaj, floroj glaciaj, kaj oni sin trovas en la pure blanka kaj maltriviala medio, en kiu oni forgesas ĉagrenon kaj malĝojon, eĉ sin mem.
En la vintra Jiuzhaigou, la buntkolora akvo trankviliĝas, la arĝenta kaskado ne plu plaŭdas, kaj la fama akvofalo No’rilang rezervas sian lavange potencan torenton kaj fariĝis kolosa natura skulptaĵo el glaciaj figuroj, iu el ili ŝajnas la paŝtanta bovisto, alia similas al tualetanta feino, kaj ceteraj, ankoraŭ pli groteskaj kaj interesaj, edifas pli da imagoj kaj fantazioj.
La vintraj neĝmontoj de Jiuzhaigou, en la fono de la blua ĉielo, radias je blindigaj briloj. Simile al bravaj gardantoj, ili patronas al la pitoreskejo Jiuzhaigou. Kaj ankaŭ jurtoj, budaismaj flagoj kaj masoj de tibetanoj aldonas la misteran kaj romandikan nuancon al la vintraj pejzaĝoj de Jiuzhaigou. Samtempe kun ĝuado de la vintra ĉarmo de Jiuzhaigou, turistoj povas gasti en la hejmo de tibetanoj, kiuj estas sinceraj kaj gastamaj. Ili ĉiam bonvenigas turistojn per la varma lakto, bongusta sekala vino kaj ankaŭ karakterizaj kantoj kaj dancoj de la tibena nacieco.
S-ro Xie Ninggao estas specialisto esploranta pri la mondaj heredaĵoj. Laŭ lia opinio, la pitoreskejo Jiuzhaigou estas tre aprecinda kaj admirinda. Li diris:
“Tre altas la apreca valoro de Jiuzhaigou kun aparta beleco. Tie ekzistas multe da primitivaj arbaroj, kiuj formas eksterordinarajn pejzaĝojn. Ĝia estetika, scienc-esplora kaj ekologia valoroj estas ege altaj. La pitoreskejo Jiuzhaigou estas ne ordinara, sed mond-nivela.”