• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 17:58:55    
Antikva urbo Pingyao, unu el la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj el Ĉinio

cri


En decembro de la jaro 1997, Unesko enlistigis la antikvan urbon Pingyao en la Katalogon de la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.
Pingyao situas en la provinco Shanxi de okcidenta Ĉinio kaj havas la historion de pli ol 600 jaroj. Ĝi areas nur je 2,25 kvadrataj kilometroj. La strato etendiĝanta sude norden fariĝis la rekta aksa linio de la urbo, kaj kune kun la stratoj sterniĝantaj oriente okcidenten, formas la bonordan trafikan reton. La burokrataj rezidejoj kaj budaismaj temploj tegmentitaj per flavaj kaj verdaj glazuritaj tegoloj okulfrape kontrstas kun la vasta etendo de la grizaj domoj de ordinaraj urbanoj, manifestante la rigoran kastismon. Kvankam la arkitektura framo kaj la ĉefaj konstruaĵoj de la nuna urbo Pingyao estis pretigitaj antaŭ pli ol 600 jaroj, tamen ĉio enkorpigis la konsekvencan penson de ĉinoj pri la ekzista spaco dum miloj da jaroj.
S-ino Wang Shuyan aparte ŝatas la arkitekturan stilon de la antikva urbo Pingyao. Ŝi diris, ke kompare kun delikateco kaj viveco de la konstruaĵoj de la suda landparto, tiuj de Pingyao impresas ŝin per grandiozeco kaj majesteco. Ŝi diris:
“Laŭ mia impreso, Pingyao estas tre karakteriza kaj antikveca urbo. Ĝiaj konstruaĵoj portas trajtojn de la nord-ĉinia arkitekturo. La domaro dividata de kortoj unu post alia similas al la kvadrat-korta domaro de Pekino, sed aspektas ankoraŭ pli mistera ol la lasta. Kaj la lignaj gravuraĵoj sur domoj kaj fenestroj estas tre fajnaj kaj karakterizaj.”
La popola loĝejo de la antikva urbo Pingyao fakte apartenas al la strikta kvadrat-korta formo populara en norda Ĉinio, kun la klare distingebla aksa linio, simetrio inter la dekstra kaj la maldekstra konstruoj, kaj evidenteco inter la ĉefa kaj la flanka partoj. Pliparto de la popolaj loĝejoj estas du-korta aŭ tri-korta domaro, kaj la ekstera muro de ĉiu korto altas je 7 – 8 metroj.
La plej eksterordinara arkitektura stilo de la tiea popola loĝejo kuŝas en tio, ke ĝia fronta ĉambro rezervas la formon de kavernaj domoj el la nordokcidenta landparto. Sur la plejparto de la pordoj kaj fenestroj de tiuj loĝejoj vidiĝas delikataj lignaj gravuraĵoj el dekkelkaj specoj da tradiciaj desegnoj, montrante guston kaj riĉecon de la dommastroj. Nuntempe, en la antikva urbo Pingyao ekzistas pli ol 400 bone konservataj popolaj loĝejoj, konstruitaj en la dinastioj Ming kaj Qing antaŭ pli ol 600 jaroj. Kaj tieaj urbanoj pasigas kvietan vivon en tiuj antikvecaj domoj.
En la ĉina arkitektura historio, ĉiu urbo kun sufiĉe granda skalo havas sian urban muron, ankaŭ Pingyao estas sama. La nuna urbo Pingyao ankoraŭ rezervas sian originalan urban muron, kiu jam fariĝis interesa vidindaĵo por turistoj. Laŭdire, antaŭ 2 800 jaroj, tiama instanco garnizonigis armeon ĉi tie kaj konstruigis defensivan muron, kiu ja estis rudimento de la urba muro. La antikva urba muro de Pingyao totale longas je pli ol 6 mil metroj kaj altas je 12 metroj.
Menciante la antikvan urbon Pingyao, ni ne devas ignori la apartan statuson de tiea financa entrepreno en la ĉina historio. En la pasinta tempo, komercistoj venintaj el la provinco Shanxi, kie situas la antikva urbo Pingyao, estis la plej famaj en nia lando. Preskaŭ en ĉiu landparto videblis iliaj spuroj tiutempe, kaj la antikva urbo Pingyao estis titolita kiel “Ĉina Wall Street”. Tiel frue kiel en la jaro 1823, en la tempo de la dinastio Qing, jam naskiĝis en Pingyao la unua banko de Ĉinio nomata “Rishengchang”, kiu prenis la kambian rimedon anstataŭ la tradician sistemon de kontanta pago. La fondiĝo de “Rishengchang” posedis la epokfaran signifon en la moderna financa historio de Ĉinio, kaj markis, ke ĝermis la moderna novtipa financa entrepreno en Ĉinio.
La okcidenta strato de la antikva urbo Pingyao siatempe estis “financa strato”. Nun ambaŭflanke de tiu strato ankoraŭ videblas abundaj butikoj starantaj unu ĉe alia, kaj en la malaltaj butikaj domoj ankoraŭ viglas negocado ne malpli arda ol antaŭ cent jaroj. Inter tiuj butikoj troviĝas la menciita banko “Rishengchang”. Malgraŭ la simpla aspekto kaj neokulfrapa situo, ĝi siatempe estis centro de la financa reto kovranta en- kaj ekster-landajn merkatojn. En la meza tempo de la 19-a jarcento, plejparto de ĉinaj bankoj devenis de la provinco Shanxi, kaj la nombro superis 40, interalie 22 troviĝis en Pingyao
S-ro Zheng Xiaoxie, konsilisto de la Ĉina Arkitektura Asocio, diris, ke la komercistoj el la provinco Shanxi, inkluzive de la urbo Pingyao, faris komercadon ne nur enlande, sed ankaŭ transmare. Li diris:
“La tiama ekstera komerco de la provinco Shanxi ĉefe direktiĝis al Rusio kaj ankaŭ al Mongolio. La ĉinaj kaj rusaj komercistoj interŝanĝis teon kaj felon inter si, kaj ambaŭ gajnis multe.”
La riĉiĝintaj komercistoj de la provinco Shanxi fondis multajn komercajn agentejojn en diversaj lokoj, kaj ĝis nun en la provincoj Shandong kaj Henan, Pekino kaj aliaj lokoj ankoraŭ konserviĝas komercaj agentejoj starigitaj de tiuj komercistoj antaŭ pli ol cent jaroj. La konstruaĵoj de agentejoj ĝenerale estis sufiĉe luksaj kun la gravuritaj traboj kaj surpentritaj kolonoj.
Promenante en la antikva urbo Pingyao, oni povas vidi, ke tieaj antikvaj urbomuroj, stratoj, popolaj loĝejoj, butikoj, temploj kaj aliaj konstruaĵoj ankoraŭ bone tenas la originalecon, kaj ne multe ŝanŝiĝis la originaj arkitektura framo kaj trajto. Ankaŭ iuj raraj antikvaĵoj situantaj en kaj ekster la urbo ĝenerale estas bone rezervataj. La lokanoj honestaj kaj inteligentaj ĉiuj atentas pri protektado de la originala aspekto de sia fierinda urbo. S-ro Zheng Xiaoxie opinias, ke netakseblas la historia valoro de la antikva urbo Pingyao. Li diris:
“ En la moderniga konstruado, iuj valoraj historiaj kaj kulturaj heredaĵoj bezonas apartan protektadon, kaj Pingyao ja estas unu el la famaj antikvaj urboj, kiuj rezervas sufiĉe kompletajn historiajn heredaĵojn kaj valoron.”