• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 18:00:02    
Kavernaro Mogao de Dunhuang, unu el la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj el Ĉinio

cri


En la jaro 1987, la Kavernaro Mogao de Dunhuang estis enlistigata de Unesko en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.
La ŝtonkavernaro Mogao estas nomata ankaŭ Milbudha Kavernaro. La fosado de ŝtonkavernoj komenciĝis en la 4-a jarcento kaj finiĝis en la 14-a, do daŭris proksimume mil jarojn. Ĝis nun tie ankoraŭ bone konserviĝas divers-dinastiaj 492 ŝtonkavernoj, kun 2415 statuoj kaj freskoj de 45 000 kvadrataj metroj. Tiuj raraj trezoraĵoj vivece spegulas la religian kaj socian vivon de la mez-antikva tempo, precipe en la kampo de arta kreado, tiuj montras kaj propagandas eksterordinaran inteligentecon kaj eminentan atingon de la divers-dinastiaj popolanoj.
Legendo diras, ke en la antikveco, bonzo Lezun, vagante tra la lando, foje atingis la piedon de la monto Sanwei. Abrupte antaŭ liaj okuloj aperis ore brilantaj radioj super la monto Sanwei, sur kies rokoj ŝajne sidis vico kaj vico da budhostatuoj. La bonzo konstatis, ke tio certe estas revelacio de la Budho. Li do postulis metiistojn fosi ŝtonkavernon sur la Bruanta Sablomonto vid-al-vida al la monto Sanwei.
Neniom strange estis, ke la bonzo Lezun siatempe vidis orajn radiojn kaj vicojn da budhostatuoj: La monto Sanwei tiam estis monto maljuna kaj kalva. Pro enteno de mineraloj, la rokoj sin montris brune ruĝaj. Lumigate de la subiranta suno, ili ofte flagradis orbrile kaj pompe. Ne mankis en la sekvanta tempo homoj, kiuj, kun la bonzo Lezun kiel ekzemplo, faris la samon, rezulte la nombro de ŝtonkavernoj pli kaj pli multiĝis.
De la dinastio Norda Wei ( 386-534) ĝis la komenco de la dinastio Tang (618-907) tie estiĝis pli ol mil kavernoj, pro tio la Ŝtonkavernaro Mogao estis nomata Mil-budha Kavernaro. Interalie, la dinastio Tang rekordis en la nombro, skalo kaj arteco de la fositaj kavernoj.
Sed kio okazis al la Kavernaro poste? En la jaro 755 eksplodis la insurekcio lanĉita de An Lushan kaj Shi Siming kontraŭ la reĝimo de la dinastio Tang. Atakate de tio, la dinastio degeneris iom post iom, ankaŭ la ŝtonkavernaro Mogao perdis sian originan prosperon.
Poste, ankaŭ la regno Tubo kaj la regno Xixia fosis kelkajn kavernojn kun malpli grandaj skaloj. Sekve de forvelkado de la budaisma forto, la Ŝtonkavernaro Mogao ne povis teni plu sian brilecon. Precipe post kiam la dinastio Ming konstruis la pasejon Jiayuguan, Dunhuang estis bedaŭrinde forlasita eksteren de la Granda Muro, ankaŭ la Ŝtonkavernaro Mogao estis iom post iom enterigita de sablo, kaj de tiam perdiĝis en la homa horizonto.
En silento kaj senbruo la Ŝtonkavernaro Mogao restis centojn da jaroj, rekte ĝis iu tago de la jaro 1900.
En la fino de la 19-a jarcento, la fama ŝtonkavernaro Mogao jam sin trovis en kadukiĝo. La ligna kornica vojo plejparte detruiĝis, la flusablo monte amasiĝis, kaj multaj kavernoj el la malsupra tavolo estis enterigitaj. Nur antaŭ la ŝtonkavernaro ankoraŭ restis tri kadukaj templetoj, nomataj respektive la supra, la meza kaj la malsupra laŭ la topografia situado. En la antaŭaj du templetoj loĝis kelkaj lama-oj, kaj la malsupra templeto estis reformita kiel taoisma templo fare de taoisto Wang Yuanlu. Iom post iom li fariĝis la vera administranto de la Ŝtonkavernaro Mogao, kaj li ofte dungis homojn ripari statuojn de la kavernoj aŭ forbalai fluosablon el ili.
La 26-an de majo, 1900, kiam la menciita taoisto estis foriganta sablon el la enirejo de la kaverno n. 16, li hazarde trovis iun kaŝitan ĉambron. Tio ja estis la fama sutro-kaŝa groto mil-jare fermita.
Sed la stulta taoisto siatempe ne konis ilian valoron, se ne paroli pri burokratoj la lokon administranta de la dinastio Qing. Ili nur dekretis al la taoisto, ke li faru konvenan hermetikan rezervon ĉeloke. Tamen la informo pri tiu trezorejo disvastiĝis kaj diversaj rabistoj sin direktis tien.
La unua el ili estis belgo Stain, kiu atingis Dunhuang en la jaro 1907. Donante iom da arĝento kiel donacon al la taoisto, li forrabis 24 kestegojn da antikvaj skribaĵoj kaj 5 kestegojn da pentraĵoj kaj silkaj brokatoj.
En julio de la jaro 1908, franco Pochex sin ŝovis en la ŝtonkavernaron, kaj per pli ol 850 uncoj de arĝento li forprenis 6500 volumojn da kulturaj relikvoj.
En oktobro de la jaro 1910, japana ekspedicio estrata de Yochikawa Koichiro rabis 4-5 volumojn de sutroj kaj du belajn statuojn.
En la jaro 1914, belgo Stain refoje glitis en Dunhuang kaj forrabis 5 kestegojn da sutroj kun pli ol 600 volumoj. Rezulte apenaŭ vidiĝis trezoraĵoj konservataj en la sutro-kaŝa groto.
Tio estis la historia kaj nacia tragedio kaj katastrofo.
Tamen, malgraŭ ke ŝtelistoj forrabis multe da trezoraĵoj el la Ŝtonkavernaro Mogao, tio neniom reduktis ĝian artan valoron. Vizitinte la ŝtonkavernaron, alilandanoj faris jenan takson:
Rigardante la Ŝtonkavernaron Mogao de Dunhuang, oni vidis la antikvan civilizacion de la tuta mondo.
La arto de Dunhuang estas matenruĝo de la homa civilizacio.
La Ŝtonkavernaro Mogao estas la plej longa, plej grandskala kaj plej enhavo-riĉa galerio en la mondo.
Ĝi estas la plej granda trezorejo de la budaisma arto nun ekzistanta en la mondo.