• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 18:03:27    
La monto Huangshan, unu el la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj el Ĉinio

cri


En la jaro 1990, la monto Huangshan de Ĉinio estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.
La monto Huangshan situas en la provinco Anhui de orienta Ĉinio, kaj estas unu el la plej konataj vidindaĵoj de Ĉinio, renoma pro ĉia-specaj mirindaĵoj de la montaj pejzaĝoj, ekzemple, spektaklaj rokaj montpintoj, kuriozaj pinoj, kristale klaraj montfontoj kaj nuba maro. La monto Huangshan ĝuas la vastan aprecon kaj admiron de en- kaj ekster-landaj turistoj. Li Bai, la ok-ajarcenta romantika poeto el la dinastio Tang, komparis Huangshan kun la ora hibisko. La fama vojaĝisto kaj geografo Xu Xiake de la malfrua tempo de la 16-a jarcento priskribis ĝin kiel la unuan inter la famaj montoj de Ĉinio. Moderna fama poeto Guo Moruo prikantis la pejzaĝojn de Huangshan per la vortoj: “La plej spektakla sub la ĉielo”.
Legendo diras, ke antaŭ miloj da jaroj, ĉina farmakologo Fu Qiugong preparis drogherbojn ĉe la piedo de la Cinabra Monto. La prapatro Huang-di, amiko de Fu Qiugong, helpis lin en tiu laboro. Pro tio, la monto ekhavis la nomon Huang-shan. En la ĉina lingvo, la ideogramo Shan signifas monton. Rompaĵojn de pistujoj por preparado de medikamentoj oni ankoraŭ povas retrovi el la Cinabra Rivereto tie fluanta.
Pli fascinaj estas la montpintoj de Huangshan. Oni diras: “Sen atingi la Jadekranan Pavilonon, la panorama vido de la monto neeblas, kaj sen grimpi ĝis Pinto Tiandu, vana estas via vojaĝo.”
La Jadekrana Pavilono 1 680 metrojn super la marnivelo estas konata kiel “Jada Ekrano de la Ĉielo”. Ĝi liveras bonan vidkampon pri la tuta monto Huangshan. Restante tie post pluvado, oni povas sperti agrablan spektaklon: Amasoj da blankaj nuboj drivas malsupren, dum pitoreskaj montpintoj, fantaziaj rokgrupoj kaj verdaj pinoj estas envolvataj en la diafana nebulo, ke oni vidas nur iliajn suprojn.
La montpinto Tiandu alta je 1 810 metroj estas ne-priskribeble rara. Antaŭ proksimume cent jaroj, iu grimpanto ne sukcesis atingi ĝian zeniton. Kun forta bedaŭro li skribis:
Se nur mi sur gruo povus iun tagon flugi,
Por la nubomaron super Pinto Tiandu vidi.
En la pasinteco, la montgrimpado estis sufiĉe danĝera, sed nuntempe, tio jam multe pli facilas, kun ŝtonŝtupoj garnataj per ferĉenoj ambaŭflanke. Kaj oni ankaŭ povas anstataŭigi piediradon per veturado en kabla ĉaro.
La montpinto Shixin estas aparte alloga. Oni diras: “La beleco de Huangshan estus nekredebla ĝis oni alvenas al ĉi tiu montpinto.” La profunda abismo malsupre de la pinto estas la hejmo de la simiospecio Huangshan. De tie oni povas vidi la Bambuŝosan Montpinton, kiu havas groteskajn rokojn, inter kiuj videblas “Kvin Maljunuloj en Boato” kaj “Ok Senmortuloj Transiras Maron”.
Tamen, la plej alta punkto de la monto Huangshan estas la Lotusflora Montpinto 1 860 metrojn super la marnivelo. Ĝia kresto memorigas pri lotusfloro disvolviĝanta. Apude vidiĝas boat-forma roko nomata “La Boato por Kolekto de Lotussemoj”. Alia roko similas pavon kaj havas la nomon “Pavo Ludanta inter Lotusoj”.
Apartan mencion meritas du pinoj kreskantaj antaŭ la Jadekrana Pavilono: la Gasto-salutanta Pino kaj Adiaŭa Pino. La antaŭa kreskas el fendo de roko, kun etenditaj branĉoj, kvazaŭ brakoj simbolantaj bonvenon al mont-grimpantoj, kaj malsupren-irantojn adiaŭas la Adiaŭa Pino, kies branĉoj etendiĝas laŭ tiuokaza ĉina tradicia maniero.
Ju pli apikaj la krutaĵoj sur la monto Huangshan, des pli kuriozaj la pinoj tie kreskantaj el la rokfendoj.
La Valo de Forpluvado estas malgranda baseno ŝirmata de vicoj da montkrestoj. Diversaj floroj kaj herboj kreskas ĉirkaŭ fantaziaj ŝtonkolonoj. Printempe kaj somere, la valo imponas per pompo de koloroj el rododendroj, magnolioj kaj ruĝaj aceraj folioj. Unuflanke de la baseno staras alta ŝtonkolono pintita ĉe la supro, kvazaŭ ĉina skribpeniko. Ĝi havas pinon ĉe la supro kiel bukedo da floroj. Iom pli fore estas alia ŝtono en la natura formo de plumingo, kompletigante paron da skribiloj taŭgan al uzo de giganto.
Sur deklivo de la apika Purpur-nuba Montpinto de Huangshan sidas tradicia palac-stila konstruaĵo. Jen estas la Hotelo Huangshan, antaŭ kiu fluas la Persikflora Rivereto. La hotelo havas aparte avantaĝan servon al turistoj per varmfonta bano. La fontakvo de 42 gradoj Celsiuse eliĝas el fendetoj kaj senŝanĝe fluas po 48 tunoj hore en ĉiu vetero. Ĉi tiu akvo el la Cinabra Fonto estas same taŭga kiel trinkakvo kaj banakvo. Ĝi entenas malgrandan kvanton da silikono, magnezio, kalio kaj natriaj oksidoj, kio donas al la akvo kuracajn ecojn por trakti reŭmatismon, dermozon kaj perturbojn de la digesta kaj nerva sistemoj.
Je la tria aŭ kvara en la somera mateno, la sennombraj montpintoj estas la unuaj, kiuj sin montras en la matenlumo. La orienta ĉielo ruĝe ekbrilis kaj ĉio lumiĝas. Mateniĝo super la monto Huangshan alportas nubamasojn en variaj formoj. Subite, la granda fajroglobo de la suno eksaltis super la orietan horizonton; ĝiaj radioj kolorigas la diversformajn nubarojn, la majestajn montpintojn kaj pinojn. Do, komenciĝis alia brila tago de la fama monto Huangshan.