• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 18:04:27    
La Someruma Montvilao de Chengde, unu el la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj el Ĉinio

cri
En la jaro 1994, Unesko enlistigis la Someruman Montvilaon de Chengde en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.
La Someruma Montvilao estis somerumejo de la imperiestra familio de la dinastio Qing (1644 – 1911).
La urbo Chengde, kie estas la Someruma Montvilao, situas en la provinco Hebei de norda Ĉinio. La someraj tagoj en tiu loko estas malvarmetaj pro la arbaro, vasta etendiĝo de akvo kaj la profunda montaro. La konstruado de la Someruma Montvilao startis en la jaro 1703 kaj finiĝis en 1790. Siatempe, imperiestroj de la dinastio Qing ĉiujare somerumadis tie, kaj la Montvilao servis kiel la dua politika centro krom la ĉefurbo Pekino.
La Montvilao konstruita laŭ la ĉina tradicia arkitekturo konsistas el du ĉefaj partoj: la palacaj konstruaĵoj kaj la ĉirkaŭaj terenoj. La lasta parto inkluzivas ok templojn kaj lagojn, valojn, arbaron ktp.
La Someruma Montvilao okupas la areon de 560 hektaroj, ampleksante basenon ĉirkaŭatan de montetoj kaj lagoj. Diversaj palacaj konstruaĵoj estas ŝirmataj en abundaj verdaj kreskaĵoj kaj karakterizataj je pejzaĝoj kaj nord-ĉiniaj kaj sud-ĉiniaj. La Montvilaon ĉirkaŭas la muro, kiu longas je pli ol dek kilometroj kaj serpentumas laŭ la monteĝo, kvazaŭ la miniatura Granda Muro.
La ĉefa halo de la Montvilao estas sep-ĉambra konstruaĵo rigardanta al la sudo. La halo portas la nomon de la fajnvejna, aroma kaj tre malmola lingno – nanmu, per kiu ĝi konstruiĝis. Malantaŭ tiu Nanmu-a Halo videblas alia konstruaĵo el sep ĉambroj, kiuj sevis kiel dormoĉambroj de la imperiestra familio. La raraj porcelanaĵoj, jadaĵoj kaj murpaneloj ĉiuj restas samaj kiel ili estis en la tempo de la dinastio Qing.
Interese estas, ke la plejparto de la arkitekturo tie aspektas simple kaj sen-orname. Vidiĝas nur grizaj brikoj kaj tegoloj. La lignaj traboj kaj kolonoj restas neornamitaj. Tia simpleco harmonias kun la tiea natura medio.
Krom la palacaj haloj estas ankaŭ la parkoj kun multaj montfontoj kaj arbaretoj, kaj la pavilonoj, haloj, turoj kaj pagodoj ĉiuj konstruiĝis laŭ la sud-ĉinia arkitektura stilo.
Nordoriente en la Montvilao videblas la interligataj lagoj, kie punktiĝas multaj insuletoj interligataj per dig-vojoj similaj al tiuj el Suzhou kaj Hangzhou, famaj pitoreskaj urboj de suda Ĉinio.
En la suda fino de la laga areo situas Lago-centra Pavilono staranta sur ŝtona ponto, kiu spanas la Arĝentan kaj Malsupran Lagojn. Apude vidiĝas du-etaĝa turo nomata “Domo de Nebuloj kaj Pluvoj”, kie imperiestroj kutimis legi aŭ observi la nubojn kaj pluvon. Dum pluvado, la foraj montoj kaj arboj envolviĝas en nebulo, farante la pejzaĝon versimila al la tradicia ĉinstila pentraĵo.
Nordokcidente sidas la konata Pavilono Wenjin, trietaĝa, laŭ la tradicia arkitektura stilo. Ĝi konservas en si parton de la imperia biblioteko. Inter la libroj estas Kolektoj de Antikvaj kaj Modernaj Libroj kaj la Kompleta Verkaro de la Kvar Trezonoj kompilitaj en la dinastio Qing. La lasta sola entenas 3 503 verkojn en 79 337 volumoj, preskaŭ ĉiuj ekzistantaj skribaĵoj ĝis la 18-a jarcento. Ili dividiĝis en kvar kategoriojn: klasikaĵoj Konfuceaj, historiaj verkoj, verkoj de antikvaj filozofoj kaj diveraj verkoj. Post la finkompilado, oni faris sep ekzemplerojn de ĉi tiu multvoluma libro kaj unu el tiuj oni konservis en la Pavilono Wenjin.
Ekster la enfermaĵo de la Someruma Montvilao sidas ok temploj aranĝitaj en duoncirklo sur la deklivoj de la apudaj montetoj. Origine estis dek unu temploj, kiuj finkonstruiĝis en 70 jaroj. Poste tri detruiĝis kaj unu difektiĝis. La temploj elmontras artajn trajtojn de la naciecoj hana, tibeta kaj mongola.
La Templo de Ĝenerala Paco, konstruita en 1755, arkitekture imitis la tibetan templon. Kvar altaj antikvaj pinoj donas ombron al la templa korto. La ĉefa konstruaĵo estas la Halo Dacheng. La konstruaĵo konformas al la konturoj de la monto, kie ĝi sidas kun ses etaĝoj en la antaŭa parto, kvin en la meza kaj kvar en la malantaŭa. Ĝi entenas la lignan statuon de Avalokiteŝvaro, la plej granda el tiaj statuoj en la mondo, kun la alteco de 22,2 metroj kaj pezo de 110 tunoj.
Ankaŭ la Temploj Xumifushou kaj Putuozongsheng troviĝas sur montdeklivoj. La antaŭa, konstruita en 1780, estas imitaĵo de la Monaĥejo Zashenhunbu el Tibeto, kaj la alia, konstruita en 1767, estas kopio de la Palaco Potala en Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, kaj konata kiel la malgranda Potala. La du temploj havas arkadojn en la fronto, tegitajn per glazuritaj kaheloj flavaj kaj verdaj, kun desegnoj de drakoj ludantaj kun perloj sur la du flankoj. La grandaj haloj havas tegmentojn el orumitaj tegoloj brilantaj en la sunlumo. Unu tegmento estas ornamita per ok oraj drakoj, ĉiu el tiuj longas je 5 metroj. La oraj drakoj kaj orumitaj tegoloj foruzis 1500 kilogramojn da oro.
La multnombraj relikvoj kaj surskribitaj tabuletoj elmontrataj en la ok temploj rakontas pri la historio de nia multnacieca lando en la frua periodo de la dinastio Qing.
En du grandegaj tabuloj en la Templo Putuozongsheng estas gravurita en la manĉura, hana, mongola kaj tibeta lingvoj la historio pri mongola tribo – la Torgutoj, kiuj migris de la ĉina Xinjiang al la bordoj de la rusa Volgo, kaj poste decidis reveni al la patrolando Ĉinio. Post la ok-monata sufero-plena migrado, ili finfine atingis sian hejmlandon en 1771. La eventon oni registris sur tabuloj starigitaj en la templo, kiu estis konstruata tiutempe.