• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-09 18:21:51    
Vilaĝo Hongcun, unu el la Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj el Ĉinio

cri


La vilaĝo Hongcun situas en la provinco Anhui, orienta Ĉinio. En tiu malgranda vilaĝo, ĉirkaŭata de montoj, dislokiĝas antikvaj loĝdomoj kun blanka muro kaj nigra tegmento, kvietaj stratetoj, elegantaj pontetoj kaj senbrua lago, kiuj formis belan pejzaĝon kvazaŭ pentritan. Per tiu rava natura bildo kaj densa kultura etoso la vilaĝo allogas al si multajn ĉinajn kaj alilandajn turistojn. Ankaŭ la severaj specialistoj de UNESKO estis konkeritaj kaj donis al ĝi la titolon Monda Kultura Heredaĵo. Nun mi gvidu vin al la vilaĝo. La vilaĝo Hongcun estas proksima al la alia monda natura heredaĵo en Ĉinio Monto Huangshan, je distanco de unuhora veturado. La vilaĝo estas tre malgranda kaj areas nur 19 hektarojn, tamen ĝia historio superis 800 jarojn. Des pli admirinda kaj alloga estas ĝia tre originala dispozicio. Rigardate de malproksime, la vilaĝo similas al grandega bovo: la verda monteto staranta en la enirejo de la vilaĝo estas la “kapo” de la bovo; la altaj antikvaj arboj sur la monteto vidiĝas kiel la “kornoj”; la dislokitaj loĝdomoj formis la grandegan “ korpon”; la serpentuma kanalo tra la vilaĝo estas kvazaŭ la “intestaro”; kaj la kvar pontetoj super la rivereto ĉirkaŭanta la vilaĝon kompreneble estas la “kvar kruroj” de la bovo. En tiu bovo-forma vilaĝo la plej viviforta estas la kanalo, la “intestaro” de la bovo. La kanalo zigzagas, alportante al la vilaĝanoj puran akvon kaj agrablan vivon. Tamen tiu kanalo ne estis natura, sed elfosita antaŭ pli ol 500 jaroj. Kial la vilaĝanoj tion faris? La historia dokumento notis ke en la komencaj jaroj estis nur rojo ĉe la monto antaŭ la vilaĝo. Kun multiĝo de loĝantoj, la loĝdomoj pli kaj pli densiĝis en tiu mallarga tereno. Se incendio okazus al iu domo, ne eskapeblus la apudaj domoj, eĉ la tuta vilaĝo. La rojo ne povus servi por ĝustatempe estingi la fajron pro longa distanco. Tion konsiderinte la vilaĝanoj elfosis kanalon por dekonduki akvon de la rojo okcidenten fluanta ce la supra baseno, turnis la kanalan akvon zigzage orienten preter ciuj loĝdomoj kaj fine ree en la rojon ĉe la malsupra baseno. Ili utiligis la falon de la natura topografia alteco ke la kanala akvo ĉiam estu fluanta. Cetere ili instalis kluzon en la supra baseno por regi la fluan kvanton. Sekve de tio la kanalo nek sekiĝas nek superfluas, kaj ĝis nun restas ankoraŭ pura kaj kristala post centoj da jaroj. Tiun ne ordinaran projekton laŭdas ankaŭ nunaj arkitektoj. Ĉina arkitekto sinjoro Yang Hongxun diris: “La vilaĝanoj de Hongcun bone utiligis la geografian medion kaj geografiajn kondiĉojn de sia vilaĝo. De antikveco ĉinoj respektas la naturon kaj utiligas ĝin laŭ ĝiaj kondiĉoj. La vilaĝo Hongcun posedas monton dorse kaj rivereton fronte, tio faras la drenadon ege facila. Ankaŭ la topografio tre favoras al la homa sano. La vilaĝanoj bone servigis la naturon al si.” La akvo dotis apartan spiriton al la vilaĝo. La lante fluanta kanala akvo, kiel arĝenta ĉeno, ameme kroĉiĝas al la loĝdomoj kaj faras ilin gustoplenaj. En la vilaĝo Hongcun restas ankoraŭ pli ol 300 antikvaj loĝdomoj de la dinastioj Ming kaj Qing (de 1368 al 1911). Iliaj plej okulfrapaj karakteroj estas la blankaj muroj, nigraj tegoloj, alten etenditaj tegmentfinoj kaj ŝtupaj fortikaj muroj ambaŭflanke de domoj. La plej vizitinda estas la domo Chengzhitang. Ĝi estis loĝejo de iu riĉa komercisto kaj staras proksimume 200 jarojn . Ĝi havas lignan strukturon kaj tre luksan dekoracion. Laŭdire sole por la lignogravurado 20 lignogravuristoj laboris entute kvar jarojn. La domo areas je 2 000 kvadrataj metroj, havas 60 ĉambrojn grandajn kaj malgrandajn, kaj kortojn kun floroj, fruktarboj, putoj kaj lagetoj.... Promenante en la domo oni admiras ke tre multaj estas la ĉambroj, kvazaŭ en labirinto, kaj senkompare belaj kaj vivecaj estas la gravuraĵoj. Ĉu la homaj figuroj sur lignoj, ĉu la floraj kaj birdaj sur vitroj kaj brikoj, ĉiuj estas kvazau animhavaj kaj elvokeblaj. En iu pordo estas ligna gravuraĵo titolita: cent infanoj ludas en lanterna festo. El la infanoj iuj dancas kun lanterno en mano, iuj tamtamas aŭ tamburas, iuj krakigas petardojn, iuj trumpetas aŭ stilziras, ĉiuj estas plastikaj. Fakte en la vilaĝo Hongcun multaj loĝdomoj, same kiel la domo Chengzhitang, karakteriziĝas per dekoracioj sur brikoj, ŝtonoj kaj lignoj. La arkitekto sinjoro Yang Hongxun konigis: “La diferenco kuŝas en tio ke la gravuraĵoj en Chengzhitang estas tre ĉarmaj, multaj kaj dise lokitaj, kaj senescepte havas ege altnivelan metion kaj artismon. Tio estas tre elstara.” Per la neordinara dispozicio kaj majstre aranĝitaj antikvaj loĝdomoj la vilaĝo Hongcun ĝuigas al la turistoj sian originalecon. Ekster la vilaĝo smeraldas monto, lirlas rivereto, flirtiĝas arbaj branĉoj en vento; en la vilaĝo pura kanalo fluas senĉece, milde kisas la domojn; antikvaj loĝdomoj staras vico post vico sur ŝtupara deklivaĵo. Ĉio ĉi tio elspiras pacon kaj simplecon. La pitoreska pejzaĝo ravis turistojn. Ili admiras gian altan valoron. Sinjoro Yang Hongxun daŭrigis: “Kiel la ege valora el la diverskoloraj kulturaj tracidiaĵoj de la tuta homaro, la vilaĝo Hongcun spegulis la epokan karakteron kaj historion de la dinastioj Ming kaj Qing. La elitaj arkitekturaj artoj kaj belegaj dekoracioj estas tre bonaj artaj heredaĵoj kaj servas kiel objektoj de nia estetika ĝuo. En tiu vilaĝo ĉinaj kaj alilandaj turistoj povas vidi tiel belajn, perfekte konservitajn artaĵojn de Ĉinio, tio estas tre valora.” Karaj geamikoj, se vi deziras pli detale apreci la vilaĝon, ni proponas ke vi elektu iun familion kaj gastu tie kelkajn tagojn. La vilaĝanoj estas tre gastamaj kaj la loĝado tre malmultekosta. Frumatene vi promenu al la plej alta loko de la vilaĝo--- la monto Leigang, kaj bilde rigardu la panoramon de la vilaĝo. Vi povos vidi kiel la facilaj fumoj eliĝas el kuirejaj kamenoj kaj svebiĝas al la firmamento kune kun nubaro, tiama Hongcun estas kvazaŭ ĉinstila tuĉpentraĵo. Tage vi rigardu la belajn loĝdomojn aŭ butikumu en la butiko ĉe malnova strato. La butiko estas plenplena de kuriozaĵoj kaj antikvaĵoj, kiuj certe vekos vian scivolemon. Vespere kiam la supla lunlumo vualis la vilaĝon, vi povos aŭdi ritmajn frapetojn de vestlavado de vilaĝaninoj ĉe lageto kaj agrablajn ridojn el la hejmoj de vilaĝanoj. Tiujn facilan humoron kaj trankvilon vi povos trovi eble nur en la loko kia la vilaĝo Hongcun, fora de la bruaj kaj trafikoplenaj urboj.